Lastminute!
Bedaŭrinde, Andrei Korbeinikov ne povas veni al Ĝenevo, sed la tagmanĝo okazas kaj Mirejo Grosjean venos kaj parolos pri siaj vojaĝoj - ĉefe al Japanio kaj ankaŭ al Afriko. Do ne nuligu la aranĝon!
|
|
Anonco !
La 31-an de Januaro, La Stelo invitas faman ruslandan pianiston, Andrei Korbeinikov, al Ĝenevo por renkonti lokajn Esperantistojn. La renkonto okazos je la 12-a horo 30 en restoracio Fornello Napolitano, rue de Lausanne. Membroj kaj komitanoj de la Stelo ĉeestos, kaj aliaj Esperantistoj bonvenas ! Bedaŭrinde, Andrei ne rajtas ludi, sed li estas tre ĉarma junulo kaj vere indas aŭskulti lin paroli esperanton ! Li ludos la 30-an de januaro 2010 en Saanen, kadre de la "Sommets musicaux de Gstaad". Por pli da informoj bonvolu viziti lian retpaĝaron http://www.korobeinikov.com/604.html , aŭ kontakti Anita Altherr : altherr58@bluewin.ch.
|
|
Bonvolu akcepti invito al ...
La Komencanto-Rondo de la Lunda Grupo !
Kiel vi eble jam vidis ĉe la retejo de la Asocio Espéranto-Genève-Régions (vidu: http://www.esperanto-geneve-regions.info/), ni havas en nia urbo grupon de esperantistoj kiuj kuniĝas ĉiun lundon por babili esperante. Per tiu invito, ni proponas starigi "Groupeton de komencantoj" por pratiki kion ni lernas, en la sama loko kiel la Lunda Grupo - la Brasserie aux Cheminots, malantaŭ la Stacidomo Cornavin, 7 rue des Gares, apud la Poŝtoficejo de Montbrillant.
Ni proponas grupon por komencantoj kiu kuniĝos ĉiun lundon ekde la 18-a horo, la horo de renkontiĝo de la Lunda Grupo. Kun malgranda grupo je simila nivelo, ni povus labori ĉe alia tablo, sed ankaux profiti de la ĉeesto de grupo de pli spertaj esperantistoj (kaj ankaux tre amikemaj kaj bonvenigaj).
La ĉefa celo por tiu grupeto estas pratiki la parolan lingvon esperanto en neformala kaj kuraĝiga etoso. Se tiu propono interesas vin, bonvolu sendi al ni vian nomon, retadreson kaj telefon-numeron, tiel ni povas gardi kontakton. Aŭ simple venu al Cheminots iun lundon - ĉiam estas ĉeestanto. Se vi konas komencantojn, bonvolu transdoni la inviton !
Bondezirojn !
- Kevin,
- Isabel
Kevin Skerrett, retadreso : kskerrett@cupe.ca, tel. 076 736 8363
Isabel Veiga, retadreso : pparasole@yahoo.com, tel. 079 609 1664 |
Renkontoj
Semajne
La lunda grupo kunvenas ĉiusemajne, por babili esperante, ekde la 18-a horo. Ni renkontiĝas en la
Brasserie aux Cheminots, 7 rue des Gares, oni povas aperitivi aŭ ankaŭ manĝi, laŭvole.
Tiu grupo celas ĉefe komencantojn, sed ankaŭ estas bonvenaj ĉiuj, kiuj emas babili esperante,
kondiĉe ke ili ne estu tro seriozaj. Sed atentu!...
... NE KROKODILU!
|
|
Monate
Esperanto-Grupo La Stelo,
Case postale 734, CH-1212 Grand Lancy 1. Kontakto : Sinjorino Christiane Sixtus retpoŝte: ch.sixtus@bluewin.ch
La grupo kunvenas ĉiun unuan mardon de la monato en la Maison des Associations
Rue des Savoises 15, Salle Jacquard,
1204 - Genève, je la 20-a horo (konfirminde).
|
|
La Laŭzana Esperanto Societo (LES)
- Société Lausannoise d'Espéranto, Case postale 246 - CH-1000 Lausanne 22.
Tel. 021 647 29 28. Retejo : www.alawa.ch/les.
LES kunvenas ĉiun unuan lundon de la monato ĉe Buffet de la Gare ekde 20h00.
|
En najbara Francio ekzistas multaj grupoj -
Vidu la paĝon Najbara Francio. |
Por pli da informoj, bonvolu kontakti Charmian ĉe
charmian@aliceadsl.fr
aŭ telefoni al Sinjorino Laure Bornet, Esperanto-Infos : 078 614 836
Bonvolu paroli malrapide kaj klare!
Nombro da vizitantoj ekde la 29-a de Julio 2005 :
Counter
|
Ĝisdatigita la 31-an de januaro 2010. |
|
|