ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



Asocia Agado
ASOCIA AGADO

Protokoloj de la kunvenoj de EGR
la 14-an de novembro 2011 : Teksto
la 4-an de oktobro 2010 :
Teksto
Limsaltanta Folio
La revueto de EGR haveblas ĉi-tie en PDF-a versio :

Limsaltanta folio No. 5, 2011

Limsaltanta folio No. 4, 2010

Limsaltanta Folio No. 3, 2009
Limsaltanta Folio, No. 2, 2008
Limsaltanta Folio, No. 1, 2007
Se vi volas ricevi printitan version, nur demandu ... kaj donu vian adreson!


LibroFoiro de Ĝenevo - 2011

Kiel vi scias, ni decidis ne partopreni la LibroFoiron ĉi-jare, kaj lastatempe ni eksciis ke la Domo de Asocioj, organizantoj de la Alternativa Vilaĝo, ankaŭ decidis ne partopreni. Estas du kialoj - unue, la datoj (29-a de aprilo-3-a de majo) estas tre malfacilaj pro proksimeco de Pasko kaj la paskaj ferioj ; pro tio ankaŭ estas malfacile por ili organizi la konstruadon de la vilaĝo, kiu estas farita ĉefe per volontuloj. Aldone al tio estas la malgranda nombro de Asocioj kiuj aliĝis, eble kiel ni pro manko da vizitantoj pasintan jaron.

Ni ege bedaŭras ne partopreni, sed ni opinias ke ekzistas aliaj eblecoj por propagandi pri esperanto - eble eĉ pli taŭgajn. Se vi havas ideojn, bonvolu kontakti nin !



16/02/2011
RENKONTO DE LA KUIRART-GRUPO DE EGR
LA 30-A DE JANUARO 2011 EN DOUVAINE


De kelkaj jaroj oni kutimas renkontiĝi ĉe Jean-Loup tiuperiode. Origine oni trapasis tutan dimanĉon laborante dum la mateno kaj distriĝante postagmeze. La krespoj konsistigis la ĉefan parton de la tagmanĝo, tiel ke ni nomumis tiun tagon « Krespa dimanĉo ».

Ĉi-jare, neniu krespo, neniu kanada formulo, sed alloga menuo preparita de kuirteamo konsistanta el Marie, Ghyslaine kaj Jacqueline. Jean-Loup zorgis pri la loĝistiko kaj Thuy, kiel dommastrino, estis de granda helpo.

Jen la menuo : bunta telero (krudaĵoj kun pecetigita kokidaĵo); bovidblanketo kun rizo; fromaĝo; fruktosalato; diversaj kukoj.

Ekde la 10.30-a horo, arde laboris la kuiristinoj. Oni planis kuiri uzante la esperantan terminologion pri kuirarto. Bone tio funkciis je la komenco sed, ju pli alproksimiĝis la rendevuhoro, des pli ni emis labori franclingve.

Tamen, kiam alvenis la gastoj ĉio estis (preskaŭ) preta.

El St-Genis, ĝenevo, la Douvaina regiono venis la kutimaj ĉeestantoj : Didier, Richard, Laurence, Roberto, David kun siaj filinoj, Charly. El Amphion kaj Evian venis novuloj Guy, Suzanne kaj Nicole. Ili ĝojis renkontiĝi kun aliaj esperantistoj ĉar ili ne tro havis la okazon antaŭe (almenaŭ fizike).

Post la aperitivo ni estis 16 ĉirkaŭ la tablo. La metoj venis unu post la alia kaj regalis la kunmanĝantojn. Ankaŭ bonan vinon oni trinkis. Oni tintigis la glasojn kaj lumigis kandelon por festi la naskiĝdatrevenon de Didier.

Dum la manĝo la etoso estis varma kaj brua. La bonaj parolantoj atente paroligis la komencentojn tiel ke ĉi-tiuj estis kuraĝigataj kaj ne sentis sin ekskluditaj.

Tre interesa momento estis la prezentado fare de Guy de la retpaĝaro ke li mem estigis kaj regas : http://apogilo.webou.net . Tiu retejo estas vera ilo por apogi la lernadon kaj komprenadon de la esperanta lingvo kaj ankaŭ de la franca.

Ĉar la partoprenantoj venas el diversaj horizontoj kaj havas diversajn spertojn, la interŝanĝoj estis riĉaj. Tial la tempo rapide pasis sed lasas ĉe ĉiuj el ni feliĉajn memorojn.

Jean-Loup Gaudin, Grupestro


Nombro da vizitantoj ekde la 23-a de marto 2011 :

hit counter script


Ĉefpaĝo

Ĝisdatigita la 5-a de decembro 2011