ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



Diskuto kun SES Informas
DISKUTO KUN SES INFORMAS
Diskuto kun Claude Gacond, redaktoro de SES Informas, pri akraj kritikoj de la bulteno de nia Asocio EGR, "Limsaltanta Folio", en kio ni tamen petas ke oni informu nin pri eraroj.

Jen la teksto eldonita en SES Informas, jaro 2011, numero 2-a: Marto-Julio, el la raporto pri la kultura seminario 2-a de aprilo 2011 (sekve al diskuto pri Lingvaj Respondoj de Zamenhof - respondoj al demandoj de fruaj lernantoj de Esperanto):

"Fakte, eĉ nuntempe, oni ofte retrovas la koncernajn erarojn en grup-bultenoj, kiel nun en Svislando en la Limsaltanta Folio de la Asocio Espéranto-Genève-Régions. Kiel ekzemplon estis ekzamenita la artikolo titolita "Nia origeno" aperinta en la ĵus dissendita "Limsaltanta Folio" 2010-4. Tiu 16-linia teksto atestas, ke nek ĝia aŭtoro, nek la bulteno-redaktoro komprenas, (1) ke subjekto lokita post netransitiva verbo ne ricevas la akuzativan markon -n, (2) ke la adjektivo sia ne povas troviĝi en subjekto, (3) ke komplemento ne povas esti samtempe duone akuzativa kaj duone nominativa, (4) ke tempa komplemento sen prepozicio ne povas esti en la nominativa, (5) ke la verbo esti ne havas akuzativan komplementon, (6) ke la finaĵoj -as, -is kaj -u havas precizan verban rolon, ktp. ..."
En la unuaj jaroj de Esperanto tiaj gramatikaj eraroj estis kompreneblaj en la unuaj gazetoj. Sed hodiaŭ, en lando kie regule disvolviĝas trinivelaj esperanto-kursoj kaj kultura seminario, la apero de tiaj fuŝoj en grup-bulteno fariĝas reale kritikinda."


Jen la teksto kritikita (fakte, estas ŝerco):
"Nia origino
Iutage juna knabineto demandas al sia patrino :
-"Diru al mi panjo, kiel naskiĝis la tut-unuajn parencojn ?
-"Bone, respondas sia panjo, estas Dio, kiu kreis Adamon kaj Evon, la unuaj homaj parencoj.
Adamo kaj Evo havis infanojn, kiuj poste iĝis ankaŭ parencoj kaj sinsekve, tiel konstituiĝis la homa familio….
Du tagoj malfrue la juna knabineto demandas la samon al sia paĉjo. Tiu ĉi respondas :
- "Vidu, milionoj da jaroj antaŭ la simioj malrapide evoluis ĝis fariĝi la homaj estaĵoj, kiujn ni estas hodiaŭ”.
La eta knabineto, perpleksa, tuj returnas vidi sian panjon.
- "Panjo, Kiel eble estas, ke vi diru al mi, ke la unuaj parencoj kreitaj estis de Dio kaj, ke paĉjo diru, ke estis simioj, kiuj evoluis ?
La panjo kun rideto respondas al sia filineto :
- "Tute simple estas karulino mia, mi parolis al vi pri mia familio kaj via patro parolis pri sia.” "

Jen la teksto kiun mi tuj sendis al Sinjoro Claude Gacond, kun peto eldoni ĝin en la venonta numero de SES-informas, kiu nur aperus en Aŭgusto 2011, kaj tial eldonis ĝin en nia retejo. Ĉar la eldono ne okazis, mi reproduktas ĉi-tie la tutan diskuton inter Sinjoro Gacond, Sinjoro Didier Cornuet, Sinjorino Marie Zoller kaj mi. Ankaŭ temas pri toleremo aŭ netoleremo de Esperantistoj - vidu ankaŭ Monato de Aprilo 2011 en kiu la redaktoro reagas al lavango da kritikoj kiujn li ricevis post la Marta numero, en kiu aperis eraro (erareto?).
El mia vidpunkto, Monato Aprilo 2011

Ĉu esperantistoj estas elituloj ?

Kelkaj esperantistoj estas vere kleraj homoj, eĉ geniuloj, intelektuloj. Eble ili ne plene konscias aŭ forgesas, ke ekzistas aliaj fervoraj esperantistoj, kiuj ne facile lernas fremdajn lingvojn.

Por ili, esperanto estas mirinda lingvo, la gramatiko estas facila - jes, ja ĝi estas ! Kaj, plej mirinde, eĉ se oni ne perfekte regas la lingvon, la aliaj komprenas nin !

Bedaŭrindas ke kleraj esperantistoj ŝajne ne volas doni spacon al tiuj homoj, por ke ili tamen pratiku la lingvon laŭ siaj kapabloj - kaj eĉ kuraĝas traduki ŝercojn, ekzemple Nia origino kiu aperis en Limsaltanta Folio 4, 2010.

Kiel redaktoro de Limsaltanta Folio, mi feliĉe akceptas tiujn kontribuojn, kaj mi provas ne tro ŝanĝi la tekstojn por reteni la personan stilon de la verkisto. Jes, mi maltrafas kelkajn erarojn ...

Ĉu vi komprenis la ŝercon ?

Charmian Common
Responde al komentoj eldonitajn en SES-informas, 2011-2, marto-junio, p.13


Respondo de Claude Gacond:

Kara redaktora kolego,

Kompreneble mi pretas publikigi vian reagan mesaĝon.
Sed, mi samtempe devos reliefigi ties gramatikajn erarojn.
Mi hodiaŭ instigas vin almenaŭ ekstudi la uzon de la personaj adjektivoj en esperanto. Vershajne vi volis diri : « laŭ siaj kapabloj », kaj ne « laŭ iliaj kapabloj » Aŭ ĉu tio estas « ŝerco » ! Mi ne komprenas, eĉ se mia sinteno tute ne estas elitisma.
Ni minimume respektu la spiriton mem de la facila lingvo zamenhofa, kiun ni propagadas kaj tiom ŝatas.
De tio dependas la estonteco mem de Esperanto.
Kore via Claude Gacond.
Noto de la redaktoro : Kompreneble, mi tuj vidis mian eraron kaj korektis ĝin en la reta versio, sed ne informis Sinjoron Gacond pro malsano, kaj poste ŝajnis iom neutile fari tion malfrue.
-------------
Reago de Didier Cornuet :
Al Claude Gacond,
Mi kredis ke Esperanto estis la lingvo de la paco, sed mi hororis, kiam mi legis vian raporton pri la "kultura" seminario de la 5a de februaro. Tiu "raporto" temas nur pri atakoj kontraŭ "ambaŭ Louis", kiuj kreis Ido-n, kontraŭ la revuo "La internacia lingvo" kaj kontraŭ la grup-bulteno "Limsaltanta folio".  Mi ĉe-estis al tiu seminario, kaj rekonas en via firaporto nek la bonan spiriton, nek la plej interesajn subjektojn por mi de la seminario. Se, dum la fino de la seminario, ni laboris pri la artikolo de la "Limsaltanta Folio", estis kiel ekzerco, kaj neniam, neniu kritikis la grup-bulteno.

Objektiva raporto ne do devus esti vigla atako.
La grava subjekto de la seminario estis distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj. Vi devintus insisti pri tio. Ekzemple, ĉu vi ne klarigis al ni ankaŭ, ke la Zamenhofa elekto de transitiveco (aŭ ne) de verboj originas de la hebrea lingvo? Kial ne raporti ? Ĉu tio ne interesus SES-membrojn ? Vi devintus rememorigi, ke ĉiuj verboj, kiuj originas de adjektivaj radikoj estas netransitivaj, escepte kvar aŭ kvin verboj; se vi konsentas aldoni ion al la raportoteksto (vi havis skribspacon!), estus interese detali en la "Informas" bulteno tiujn esceptojn. Vi ankaŭ devintus rememorigi la studon pri la distingo inter la adjektivoj "okupita" kaj "okupata", pri kiuj Zamenhof favoris la adjektivon "okupita", kiam oni parolas pri "okupita loko", ĉar "okupi" signifas "preni en posedon".
Tiuj lastaj 16 linioj de via raporto atestas ke nek vi, nek la informas-redaktoro ne tute legis la Limsaltan Folion No 4. La eraroj de la sola artikolo "Nia origino" ne troviĝas en iu ajn alia parto de la bulteno. Vi nur komprenis erarojn, ŝajnas ke vi ne komprenis ke estis ŝerco; se vi havus peceteron da humuro, vi komprenintus ke tiuj eraroj partoprenis al la ŝerco, montrante kiel "originis" esperanto de komencantoj, en grupo de novaj esperantistoj.
Elementa ĝentileco direktus ke la "informas"-redaktoro informu la aŭtoron de la "kritikinda" (kaj kritikita) artikolo antaŭ ĝenerala eldono!
Tio malinstigas min partopreni la venontan seminarion, kaj aboni al SES-Informas.
Plej kore
Didier
--------
Kara Didier Cornuet,
Mi tre dankas pro via reago, kiun mi publikigos. Kaj mi ĝojas konstati, ke la klarigojn, kiujn mi donis en la seminario, vi ne nur bone asimilis kaj lerte raportas. Kaj mi tre bedaŭras, se pro mia kritiko vershajne tro vigla, vi ĉesos kaj partopreni la seminarion, kaj aboni al "SES informas".
Ĝuste via reago kiel la aliaj ricevitaj, kiujn mi citos, pruvas, ke mi havas legantojn. Ili instigos min al pli modera kaj respektema sinteno. Kaj kial ne, al foja vizito de via grupo, kiam mi havos la okazon veturi al Ĝenevo.
Espereble tamen kore
via Claude Gacond.
------
Reago de Marie Zoller :
Kara Claude,
La komentojn en SES mi ankoraŭ ne legis. Sed por mi la afero tre simplas:
Se la "Limsaltanta Folio" enhavas erarojn, ili estas korekteblaj. Mi pridiskutis ilin kun Didier antaŭ 2 semajnoj. Vigla diskuto !!! La tekstoj povas pliboniĝi, esti pli gramatike ĵustaj. Sed la "Limsaltanta Folio" povus ankaŭ ne ekzisti : neniuj eraroj, sed aukaŭ neniu ebleco praktiki la lingvon skribe (ekster gramatikaj taskoj). Fakte nia nuna problemo estas precipe ke la plej granda parto de la laboro estas farita de Charmian ! Ne sufiĉaj homoj relegis zorge (ĉu eĉ unu ?). Charmian petis ke ni relegu kaj ni surdis.
Do, tio montras ke ni devas labori pli grupe. Nur tra faro kaj refaro oni pliboniĝos la tekstojn. Mi tamen ege feliĉas ke la "Limsaltanta Folio" ekzistas.
Amikajn salutojn
Marie
----------
Kara Marie
  Ankaŭ mi feliĉas, ke « Limsaltanta Folio » ekistas, same ke agadas via grupo. Sed samtempe mia devo estas kritiki troajn gramatikajn malĝustaĵojn. Tial mi esperas, ke via grupo atentos pri tiu problemo, kaj kunagos al lingva progreso, ĉar fuŝuzo de Esperanto endanĝerigas niajn poresperantajn agadojn.
Ekzistas ebloj progresi, kaj eĉ antaŭ publikigo ebloj submeti tekstojn al lingva kontrolo. La retejo faciligas tiujn reciprokajn helpojn.
Kiam ripetiĝas eraroj, tio signifas studmankojn. Do grava parto de grup-aktivecoj devas esti iom post iom grupe venki la problemojn.
Mi ĉiam estis kaj daŭre estas preta helpi. Tion mi faris per organizo de kursoj, per respondo al demandoj, ktp. Sed mia devo ankaŭ devas esti vigle reagi al ripetataj fuŝuzoj de Esperanto.
Jes ja, kunlaboro regu en via grupo, kiel ĝi fakte modele regis por organizi standojn en ekspozicio.
La danĝero estas kutimiĝo al propraj lingvaj eraroj, kiuj kondukas al dialektiĝo de Esperanto.
Kore via
Claude Gacond.


Noto de la redaktoro : Tamen, mi iom heziteme altiras vian atenton al la respondo de Zamenhof pri la akuzativo - heziteme ĉar mi ne certas ke mi konsentas kun li - pli bone lerni ĝin kaj uzi ĉiam, kiam taŭgas, ĉu ne ?
"Tuŝante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu ĝin ĉiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke ĝi estas efektive necesa; en ĉiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, ĉu oni devas uzi la akuzativon aŭ la nominativon — uzu ĉiam la nominativon".
Lingvaj Respondoj de Zamenhof


Cetere, mi opinias ke alia danĝero por disvastigo de Esperanto estas malkuraĝigo de novaj esperantistoj - bona psikologio ja estas laŭdi antaŭ ol kritiki, ĉu ne ?


Ĉefpaĝo

Ĝisdatigita la 13-an de oktobro 2011