ESPERANTO - GENEVE - REGIONS    
ESPERANTO - GENEVE - REGIONS


EVENTOJ



CONGRES RHONE-ALPES D'ESPERANTO

16 - 18 MAI 2008

La Rodanalpa Kongreso okazos en Mours St. Eusèbe apud Romans - por pli da detaloj, bonvolu viziti la retejon de la Federacio Rhône-Alpes :
http://rodanalpa.federacio.free.fr

Legu artikolon en "Tribune de Genève" pri La Lunda Grupo - kaj vizitu la Forumon - estas interese!
La Lundevespera Babilrondo


Universala Kongreso de Esperanto, Jokohamo, Japanio
4-11 aŭgusto 2007



Salutmesaĝo de Probal Dasgupta, Jokohamo la 9a de aŭgusto 200

Estimataj geamikoj!
Mi estas estimanto de la amikecoj. Mi salutas vin en la nova rolo de via prezidanto, kiu havas la privilegian devon konstante aŭskulti vin. Esperanto estas specife amika kaj aŭskultema lingvo.
Ni donis unikan formon al nia helpemo ekde 1914. Dum la Unua Mondmilito ni peris mesaĝojn, manĝaĵojn, medikamentojn inter la militantaj landoj. Ĉu nur dum milito aperas tiaj urĝoj? Ne! Ĉiam ekfajras krizaj bezonoj, ĉu pro subita tertremo ie, ĉu pro konstanta nutraĵomanko aliloke. Niaj helpemaj komunik-rimedoj devas ĉiam esti pretaj aŭdi la petojn de akutaj bezonantoj kaj trovi kapablulojn, kiuj tuje kaj taŭge fajrobrigados la fajrojn - precize kiel dum militoj.
Ĉu tia ĝeneralega, skolta helpemado - okupiĝanta pri viktimoj de inundoj, de malsategoj, de tertremoj - estas vere prioritata en movado por neŭtrala mondlingvo? Ni jam respondis tiun demandon en 1914. Jes ja.
Ni estas helpema lingvanaro; ni kredas, ke la lingvoj devas per neŭtrala pontado plibonigi sian komunikreton. Kial? ĝuste ĉar la plej drastaj suferantoj bezonas esti atingataj kaj servataj fulmrapide. Eĉ sur pli banala nivelo, ni ĉiuj ja scias, ke la delegita reto kaj aliaj UEA-strukturoj estas absolutaj antaŭkondiĉoj por nia kolektiva ekzisto, pli gravaj ol la gramatiko.
La nuna estraro laboras por plifirmigi niajn instituciojn, ĝuste ĉar ni vidas en ili la esencon kaj estontecon de la zamenhofa lingvo. Venas 2008, kiun UN deklaris la Internacia Jaro de la Lingvoj; kaj ni centjariĝos! Vi, kiuj kongresas, kaj precipe tiuj inter vi, kiuj staras ĉe la sojlo de UEA kaj ne en nia anaro, bonvolu ja aliĝi al la Asocio kaj kunagi kun ni! Vi trovos, ke ni helpas atingi ankaŭ viajn celojn.

Vidu ankaŭ ĉe Libera Folio.

La ĉi-jara kongresa rezolucio atentigas pri "la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj". Ni publikigas la tutan rezolucion, akceptitan de la komitato de UEA vendrede la 10-an de aŭgusto.

Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto

La 92a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) kun 1900 partoprenantoj el 57 landoj kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

Notinte kun kontento, ke la 2008a jaro estas proklamita fare de la ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.

----------------
Soci-origina afazio
Legu ĉe la retpaĝaro de SAT Amikaro la tekston de la prelego de Claude Piron okaze de la kunveno de SES en Ĝenevo la 26-an de majo 2007 (en Esperanto, la angla kaj la franca) :
http://www.esperanto-sat.info/article935.html
Dankon al SAT Amikaro !

Nova Asocio naskiĝis en la regiono!
Nomata Esperanto-Genève-Régions, ĝi situas en Saint-Genis-Pouilly, Francio apud Meyrin en Svislando, kaj estas translima asocio kies celo estas plifaciligi kontaktojn inter grupoj de Esperantistoj en Pays de Gex, Lago Lemano, Rodanalpo kaj Ĝenevo, inter aliaj.

La Asocio naskiĝis de la Lunda Grupo kaj spertoj de ĉeesto al la Ĝeneva LibroFoiro, kaj ankaŭ de ekscio pri dispersaj grupoj (kaj grupetoj) de Esperantistoj ambaŭflanke de la landlimo inter Francio kaj Svislando.

La Lunda Grupo estas babilrondo kreita por paroligi homojn, ĉu komencantojn ĉu progresantojn - fakte ĉiuj kiuj ŝatas babili Esperante. Renkontoj okazas ĉiun lundon ekde la 18-a horo en la Braserio ĉe Cheminots, 7 rue des Gares, malantaŭ la stacidomo Cornavin en Ĝenevo.

Kotizo estas € 3 aŭ SFr 5, kaj ne estas deviga - donacoj ankaŭ bonvenas!

Respondeculoj provizore estas :
Prezidanto : Marie Zoller
Vic-Prezidanto : Charmian Common
Sekretario : Jacqueline Favre
Kasistino : Ghyslaine Gantert

Por kontakti nin, vizitu nian retejon : http://www.esperanto-geneve-regions.info
rete : charmian@tiscali.fr
tel.: +33 (0)450 422 802 aŭ Marie: +33 (0)450 421 956.



SVISA ENCIKLOPEDIO PLANLINGVA, redaktita de Andreas Künzli

La aktiva agado por la internacia planlingva movado en Svislando jam de kelka tempo superis cent jarojn. Tiukonscie fortiĝis la deziro resumi kaj bilanci tiun longan periodon, plenan je eventoj, sukcesoj kaj problemoj.
SVISA ENCIKLOPEDIO PLANLINGVA aperis en majo 2006, redaktita de Andreas Künzli, eldonita de CDELI, ĉirkaŭ 1000 paĝoj. Informoj: http://www.plansprachen.ch/index.htm, mendoj : info@osteuropa.ch .


Kelkaj Pironaĵoj!

Mi jam scias ke kelkaj el vi deziras legi la prelegon de Claude en Boulogne-sur-Mer, Marto 2005, okaze de la Centjariĝo de la 1-a Universala Kongreso. Jen la ligo :

Legu kaj aŭdu!

Mi ankaŭ scias ke kelkuloj volis legi la tre spritan paroladeton kiun li faris en Rolle en 2004 - finfine mi sukcesis trovi ĝin :

... au la rolo de Claude en Rolo!



Centjariĝo de SES en 2003-2004

Jen fotoj de la 100-jara jubileo :

www.esperanto-gacond.ch/svisa-esperanto-societo-100-jara.html
www.alawa.ch/centjarigxo/

Dankon al Stefano kaj Laurent!




Ĉefpaĝo
22.01.08