|
ESPERANTO - GENEVE - REGIONS
|
(1) Fuŝpedagogo
Iam mia edzino eksentis nekontraŭstareblan deziron lerni la anglan lingvon. Senprokraste,
mi aĉetis lernolibron kun la tri kasedoj. La antaŭparolo menciis ke kvaronhoro da lernado
ĉiutage ebligis regi ĉiutagan konversacion post nur tri monatoj da studado. Jam ŝi
vidis sin paroli flue je la miro de iu usonanino kiun ŝi konas.
Ekscitite, ŝi mergiĝis en la unuan lecionon. Sed aŭdiante la parolantojn pere de surbendigilo,
ŝi ne rekonis voĉe kio estis skribita. La sekvontajn tagojn la kompreno ne iĝis pli bone. Penante paroli,
ŝi suferigis sian buŝon kvazaŭ ŝi manĝis kaĉon. Ŝi diris "Mi neniam sukcesos fari
eĉ unu frazon en tiu ĉi damnita lingvo!" Fine post unu semajno, la libro kaj la kasedoj estis metitaj bretaren por
kolekti la polvon de la eterneco. La studo de la angla lingvo estis sendita al la grekaj kalendoj.*
"Karulino, mi diris ĝoje kaj malice, mi havas iun alian alternativon, mi lernigos al vi esperanton." Kun skeptika mieno
ŝi konsentis. Ni povis tuj komenci. Ĉar ni estis vespermanĝantaj, mi parolis malrapide kaj malliginte la jenaj
silaboj:
"Katineto, donu al mi glason da vino, mi petas."
Sed ŝia reago malis la atenditan. ŝi ekruĝiĝis kolere dirinte "Vi, fiulo, stultulo, vi profitas de mia kredemo por
insulti min. Mi ne estas anserinaĉo!"**
Evidentiĝis ke alia afero reatingos la grekajn kalendojn. Espereble ĉifoje ne por ĉiam.
Verkita far Roberto Frey, 2005.