|
ESPERANTO - GENEVE - REGIONS
|
(2) La espero
Ĉu vi rememoras kiam mia edzino (aŭ pli bone kunvivantino) koleris kontraŭ la neintence dirita
sakraĵo "petas" kiu franclingve signifas "anserinaĉo"?
Poste, malrapide, serene, mi penis aligi ŝin denove al esperanto. Mi elektis facilajn, trafajn vortojn, kiuj havas
similecon al la francaj. Precipe mi evitis koliziion kun vortaĉaĵoj kiuj povus erupciigi mian karan vulkanon.
Mi haltis tuj mian prozelitismon kiam videblis sulkojn de tedado ĉe ŝi. Foje, la ŝanĝanima virina
humoro estis favora kaj el ŝia buŝo elsprucis : "Bonan tagon, je via sano, bela vetero" k.t.p.
Iun printempan tagon, la naturo estis belega. La montoj, tie kaj ĉi tie ankoraŭ blankaj pro neĝo, ruĝiĝis
je sunsubiro. La birdoj pepis ludante, saltante; la najtingaloj respondis kantante unu la alian. Unuvorte, ŝvebis en la
aero romantika etoso favora al konfidenco, al amelverŝo.
Tiam, mia edzino, ridante tenere, prenis min enbrake kaj diris "Kison, mi petas!".
Verkita far Roberto Frey, 2005.