ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



<i>La veraj rakontoj de Roberto</i> La veraj rakontoj de Roberto

(3) Viretoj inter si

Kun du amikoj mi estis paŝanta laŭlonge de la vojeto GR-20 en la insulo Korsikio. La vojaĝo - inter valoj, montoj kaj montpasejoj, tra belegaj pejsaĝoj - daŭris dekkvin tagoj.

Ni pasis la noktojn en rifuĝejoj ĉiam plenaj je migrandoj. Matene por prepari la manĝon la unuaj levintoj uzis senprokraste la malmultajn gasfornelojn, la aliaj devis alviciĝi. Mi kutimas tiajn specifaĵojn en la montaj rifuĝejoj, do mi leviĝis ĉiam tre frue. Miaj amikoj estas ja tro feliĉe edzigitaj. Por maten- tag- kaj vespermanĝi, ili tutsimple metadas la piedojn sub la tablon kaj petas: "Karulino, servu min rapide, mi malsatas". Ili ververe kondutas kiel 95% da viroj.

Post ĉion prepari, mi vekis ilin ne per tenera kiso, sed per vigla akselskuo. Unue, grumblante pro la frua leviĝo, ili tuj treege miris la riĉan elekton de kafo, teo, kakao, kukoj, butero, ktp. Ambaŭ ĝoje diris al mi: "Roberto, vi estas nia dua edzino!"

Sed mi koleris kaj rebatis: "Je la kornoj de mil diabloj ne rakontu stultaĵojn! Mi deziras iri plue. Viaj edzinoj estas ĵaluzaj kaj krude venĝemas adulton kiel 99% de la virinoj. Min ja trafos revolveropafo."

Miaj amikoj, konfuzite, petis pardonon dirante: "Roberto, vi estas nia dua patrino!"

Konsentite, mi respondis, nun ni manĝu rapide, la marŝado estos longa."

Verkita far Roberto Frey, 2005.


Legu la kvaran rakonton de Roberto!

Ĉefpaĝo