La veraj rakontoj de Roberto
La veraj rakontoj de Roberto
(4) Franclingvaj stumbloj aŭ: Kiam oni ne mastras sian denaskan lingvon
Iam Gregorio decidis doni nomon al sia domo. Por festi la bapton, li invitis amikojn; mi ankaŭ partoprenis la eventon. Ĉiuj
ĉeestantoj admiris la kverklignan tabulon najlitan super la enirpordo. La nomo, en plenaj, malligitaj literoj skizita estis arte gravurita.
La poluro donis al ĝi plaĉegan aspekton.
Sed mi diris "Ĉi tie enestas eraro!" Tamen, la aliaj vidis neniun ŝmilblikon*. Mi klare presentis la problemon. Precize, la ekpenso
de la dommastro pri la nomo estis : rifuĝejo de sovaĝa besto (ekzemple lupo aŭ urso) aŭ de rabisto. Ĉar la eksfarmodomo
situas rande de la arbaro, la elekto ŝajnas adekvata. Fakte, la vorto kiun mi legis signifas "gvidpunkto". Oni uzas ĝin sur mapo
kaj en la kamparo por trovi sian vojon.
Mi pensis "Kiam oni koleras pri ortografio, necesas konsulti vortaron." Mi starigas la demandon al vi: Kiuj estas, france, la du vortoj,
la erara kaj la ĝusta? Ambaŭ similas prononce, sed malsimilas ortografie.
-----------------------
* La Schmilblick estas imaga objekto kreita far Pierre Dac dum la 1950-aj jaroj. Tiu objekto utilas por absolute nenio
do povas utili al ĉio. Ĝi estas strikte integra! La humorulo atribuas la elpenson de tiu objekto al fratoj Jules kaj
Raphaël Fauderche. (fr.wikipedia.org/wiki/Schmilblick)
----------------------
Verkita far Roberto Frey, 2005.
Ĉu vi trovis la rispondon? La nomo devis esti "Repaire", sed li gravuris sur la tabulon la vorton "Repère" - tamen oni
prononcas ilin same!