|
ESPERANTO - GENEVE - REGIONS
|
SPECIALAĴOJ
BONA ESPERO, ESPERANTISTA NEREGISTARA ORGANIZAĴO EN BRAZILO
Multaj personoj jam konas Bona Espero aŭ aŭdis pri ĝi.
Okazis, je 250 km norde de Brazilia, sur vasta savanaltebenaĵo, je 1200m alteco, dum 1957,
ke grupeto da pioniroj decidis vivigi akceptejon por esperantistoj.
La projekto konsistis en du aksoj :
- krei lokon por esperantistaj kaj internaciaj renkontoj kaj interŝanĝoj;
- funkciigi bienlernejon, kiu edukas, protektas kaj lernigas brazilajn infanojn, kiuj suferas
pro socia aŭ familia neglektemo.
La veto ne estis evidente sukcesa. Nur estis arida savano kaj la plej proksima vilaĝo je 20km.
Sinsekve, per energio kaj laboro kun helpo de esperantistaj bonvolontuloj de diversaj landoj, kun
financa partopreno de esperantistaj asocioj kaj personaj donacoj, Bona Espero kreskis kaj povis
helpi multajn brazilajn infanojn.
Hodiaŭ, sur tereno da 1000ha, Bona Espero estas harmonia loko : ses konstruaĵoj dispartigitaj
sine de belega vegetalaro permesas agrablan akcepton por la vizitantoj, lernejon, vivlokon por la
trideko da infanoj kiuj vivas tie kaj por la plenkreskuloj kiuj zorgas pri ili.
Ekde pli da 30 jaroj, Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia sin dediĉas al Bona Espero. Ili plenumas la
administradon, la protektadon, la edukadon, la instruadon de la konfiditaj infanoj.
Nun, Bona Espero bezonas helpon. Certe, mono estas dezirata, sed multe pli urĝas "brakoj" por
partigi la ĉiutagan vivon en tiu bienlernejo.
Do, en Francio, ni kreis la asocion " la amikoj de Bona Espero " kies celoj estas trovi monon kaj,
ĉefe, esperantistaj ulojn kiuj dezirus kelktempe partopreni la agadon de Ursula kaj Giuseppe en
Brazilo. Tiel, la brazilaj infanoj povos daŭre profiti malfermon sur la mondo danke al la lingvo
esperanto. Ŝajnas al ni, ke tio estas tre ĉefa punkto.
Ewa, Jacqueline kaj Michel kalkulas je vi.
Vi povas kontakti :
Ewa Scourzic, Kervorel- Berric, Francio
Tel : 02 97 67 03 92
Jacqueline Ahier, Michel Krassik- Keruyo- Lauzach-
Francujo
Tel : 02 97 67 04 12
Ewa Scourzic: ewascourzic@gmail.com
Ĉefpaĝo