RAPORTOJ EL JAPANIO POST LA TERTREMORAPORTOJ EL JAPANIO POST LA TERTREMO
Mesaĝoj de HORI Jasuo, plusenditaj de Claude Nourmont pere de la diskut-listo de Espéranto-France ekde la tertremo okazis la 11-an de marto 2011. Por legi ĉiujn mesaĝojn, vizitu tiun retpaĝon de SAT-Amikaro : La mesaĝaro de Hori Jasuo
Dankegon al SAT !
De: HORI Jasuo (s-ro)
hori-zonto@water.sannet.ne.jp>
10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio
La plej granda tertremo en nia historio
La 11an de marto 2011
Je la 14a kaj 46 minutoj la 11an de marto 2011 okazis la plej granda
tertremo en nia historio.
Kiam ĝi okazis, mi estis en la najbara poŝtoficejo por sendi postaĵon al mia
brazila amiko. Kiel kutime la juna poŝtistino kuris al la kesto, en kiu ŝi
konservas novajn poŝtmarkojn por mi. Mi estas poŝtmarko-amantoj kaj eĉ sen
mia mendado ŝi konservas nove emisiitajn poŝtmarkojn por mi. Ŝi kunportis
kaj ekmontris tiujn kaj komencis babili, tiam mi sentis teruran movon de la
planko. Ĝi moviĝis malrapide kiel sur granda ondo kaj daŭris longe, eble unu
minutojn. Kutimaj tertremoj skuas delikate kaj tuj ĉesas, sed tiu ĉi
tertremo estis ne normala. Mi sentis min terurita. Troviĝis kelkaj homoj en
la oficejo kaj ĉiuj rigardis ĉirkaŭen kun maltrankvila mieno. Mi kaŝis min
sub la tablo, sed aliaj nur daŭre staris. “Malnormala tertremo!” “Povis
okazi granda tertremo ie en Japanio!” “Mi neniam spertis tian grandan
tertremon!”, ĉiuj eldiris siajn opiniojn. Dume okazadis malgrandaj tertremoj
kaj terurigis nin.
Mi loĝas en la urbo Maebaŝi, 100 kilometrojn nord-okcidente de Tokio, meze
de la Honŝuu-Insulo. Ĉi tiun urbon malofte atakas tertremoj, malofte atakas
tajfunoj. Ni estas eĉ fieraj pro la sekureco de mia gubernio. Oni diras, ke
niaj gubernianoj estas plej malbone preparas sin kontraŭ eventualaj grandaj
katastrofoj. Tial mia unua penso estis, ke ie okazis granda tertremo, eble
en la najbara gubernio Niigata, kie antaŭ kelkaj jaroj sinsekve okazis
grandaj tertremoj. Tamen la televido en la poŝtofocejo anoncis, ke ĝi okazis
en la regiono Toohoku.
Mi ĉesis aĉeti poŝtkartojn, ĉar la oficistino estis tro timigita, ke ŝi ne
povis plu labori. Mi tuj hastis al mia 93-jara patrino, kiu loĝas sola 300
metrojn fore de la oficejo. Hejme ŝi sidis trankvile. Ŝi diris, ke kiam
okazis la tertremo ŝi apogis sin, tenante la pordon. Mi ĉirkaurigardis kaj
kontrolis, ĉu okazis io en la domo. Mi nur trovis kelkajn bildojn
kliniĝintaj, sed neniu alia nekutimaĝo estis trovebla.
Mi revenis hejmen. Mia edzino vidis televidon pri la tertremo kaj ĉirkaŭ ŝi
estis falintaj pupoj. La televidilo estas metita en la libroŝranko kaj sur
la supra breto estis montritaj multaj diverslandaj pupoj, meze de kiuj sidis
la pupo de Zamenhof. Plejparto de tiuj falis sur la plankon kaj d-ro Zamehof
staris sur sia kalva kapo. Ankaŭ en aliaj lokoj pupoj falis kaj bildoj
kliniĝis, sed ne estis okazinta serioza afero krom la nefunkcio de
gaso-sistemo. Ĝi havas kontraŭtertreman sistemon kaj aŭtomate haltis. Do mi
eksteren iris kaj refunkciigis ĝin.
Tamen mia amiko, kiu loĝas en alia kvartalo de mia urbo, skribis jene: “Ĉi
tie elektro ne funkciis. La granda strato, kiu kutime estas lumega kun
multaj vendejoj, estis tute malluma, nur kun lumoj el aŭtomobiloj. Je la 1a
kaj 45 minutoj matene elektro ekfunkciis, sed pro maltrankvilo mi ne povis
bone dormi.”
Poste mi vidadis televidon ĝis mia enlitiĝo meznokte. Unue televido montris
la alvenon de cunamo en la riveron Natori apud la urbego Sendai. La
grandega, blanka ondo alprokisimiĝis al la buŝo de la rivero kaj rapide
supren penetris. Ĝi devojiĝis el la rivero kaj glutadis belajn kampojn,
kiujn oni kultivis generacion post generacio. La pintoj de la cumano estis
kvazaŭ langoj de drako kaj senkompate damaĝis tiujn.
Sekve televido montris cunamon, kiu enpenetris en la flughavenon Sendai, kiu
situas tuj apud la maro, do la ondego facile disvastiĝis en la tuta tereno
de la flughaveno.
Televido montris incendion en la benzinujoj en la golfo de Tokio.
Kaj la plej kortuŝa estis la bildo en la urbo Kesennuma. Grandaj ondoj kuris
en la havenan urbon, ŝovante kaj englutante ĉiujn en sia vojo, kaj baldaŭ la
ondo reen kuris. Rigardante tiun bildon, mia edzino ploregis, ĉar domoj
flosantaj koliziis kontraŭ la fosto kaj momente pecigite malaperis. Certe ne
estis homoj en la domo, sed ĉio perdiĝis, kion la loĝantoj amas kun sia kara
memoro.
Alia terura afero estas difekto de la nuklea centralo de Hukuŝima, kiu
situas ĉe la maro en la gubernio Hukuŝima. Laŭ la registaro, la funkcio de
akvo-liverado por malvarmigi la nukleaĵon estis difektita. Vespere la
registaro ordonis la evakuon de la loĝantoj ekster la radiuso de 3
kilometroj. En Japanio estas ĉirkaŭ 60 nukleaj centraloj, kaj la elektraj
kompanioj ĉiam insistis, ke ili konstruis tiel forte tiujn centralojn, ke
tiuj povas rezisti kontraŭ la plej fortaj tertremoj, sed jam en 2007 en la
tertremo en la gubernio Niigata unu centralo estis difektita, kaj denove
tiun ĉi fojon la alia. Ĉu la kompanio povos daŭre insisti la sekurecon de la
nukleaj centraloj en la vulkana insularo Japanio?
Vespere en Tokio multaj homoj havis malfacilon. Ili ne havis rimedon por
hejmeniri, ĉar ĉiuj transportad-servoj haltis. Multaj atendis buson, sed
ĉiuj stratoj estis plene ŝtopitaj. Trajnoj ne funkciis. La registaro
rekomendis, ke homoj ne revenu hejmen kotraŭ malfaciloj, sed restu kaj
tranoktu ie en sekura loko. Ĝi malfermis lernejojn kaj publikajn halojn por
tiuj nereir-povantoj. Mi multe kompatis ilin, ĉar ankaŭ mi povus esti inte
ili. La 10an mi revenis hejmen el Nepalo. Se mia reveno estus unu tagon
malfrua, mi estus envolvita en tiu kaoso kun granda valizo. Mi estis
bonŝanca, sed eble estis multaj malŝanculoj, kaj precipe mi timis pri
eksterlandaj turistoj en Tokio. Ĉu japanoj bonkore traktis ilin?
Ĝis la meznokto la nombro de la mortintoj estis ĉirkaŭ 60, sed mi
antaŭvidis, ke la nombro superos 1000, ĉar informoj el diversaj urboj ne
atingis la registaro. Laŭ la bordo de la pacifika Oceano situas multaj
malgrandaj havenoj funde en la golfeto, kaj tiuj certe estas tre malfortaj
kontraŭ tiu granda cunamo. Mi povus helpi la suferantojn, sed mi havis
neniun rimedon, do mi kun malĝoja sento enlitiĝis.
Pri la tertremo la registaro klarigis, ke la skalo estis 8,8 magnitudoj, la
plej granda tertremo en nia historio. Laŭ la klarigo de iu TV-stacio,
troviĝas 4 nestoj de tertremo laŭ la bordo de la regiono Toohoku kaj ĉi-foje
ĉiuj kvar samtempe aktivis. Neniuj sismologoj antaŭvidis tion. Pro tiu
grandskaleco ĉiuj orientaj kaj nordaj gubernioj, de Tokio al Aomori, ricevis
damaĝon. Eĉ en mia gubernio unu virino mortis pro falinta tegoloj.
---------------
La 12an de marto
Ellitiĝinte mi tuj ŝaltis la televidilon. Mi supozas, ke ĉiuj TV-stacioj
dumnokte kaj sen reklamoj elsendis la programon pri la tertremo. Mi neniam
vidis aliajn programerojn, nek aliajn novaĵojn.
La unua bildo, kiun mi rigardis, estis tiu de la urbo Rikuzen-Takada kun
la loĝantaro de 28000. En la bildo nenio restas krom kelkaj grandaj betonaj
konstruaĵoj. La pejzaĝo estas kvazaŭ la bildoj de Hiroŝima kaj Nagasaki post
la eksplodo de la atombombo en 1945. La urbo estis gardata per kelkmetrojn
alta digo, sed la ondego facile superis ĝin kaj detruis la tuta urbon.
Sekvis aliaj bildoj, en kiuj simile montriĝis detruitaj urbetoj kaj vilaĝoj.
Ĉar laŭ la bordo de tiu regiono frontanta al la Pacifika Oceano estas
malgrandaj golfoj, kutime tre sekuraj kontraŭ tajfunoj, sed cunamo facile
viktimigi tiujn vilaĝojn kaj havenojn, ĉar ĝia ondego koncentriĝas pli kaj
pli, farante pli kaj pli grandan ondon al la profundo.
Aperas bildoj de izolitaj konstruaĵoj ĉirkaŭataj de restanta marakvo, sur
kies tegmento estas la literoj de SOS, bildoj de elreliĝintaj kaj falintaj
vagonoj kaj maltrankvilaj mienoj de rifuĝintoj.
Post la tagmanĝo mi ekstereniris. Hodiaŭ estas sabato, do kutime mi vidas
multajn biciklistojn sur la biciklista vojo, sed hodiaŭ neniam. Ŝajnas al
mi, ke la tuta kvartalo funebras.
Mi telefonis al esperantistoj en la urboj Sendai kaj Hukuŝima, kaj mi
sukcesis kontakti unu en Hukuŝima. Ŝi diris: “Kiam okazis la tertremo, mi
ĵus finis la butikmadon kaj estis ekster la vendejo, kaj mi sentis, kvazaŭ
mi malsaniĝus, ĉar mia korpo tiom ŝanceliĝis. Via telefono estas la unua
post la tertremo.”
Posttagmeze venis terura novaĵo: oni eligis aeron enhavantan nukleaĵon el la
centralo de Hukuŝima. Mankis akvo por malvarmigi la nulkean centron, kaj la
premo de la aero en la ujo estis tiel alta, ke ĝi povos detrui la ujon mem.
Por eviti tion, oni ellasis la aeron por malaltigi la premon. La aero
konsistas el 90-oble pli densa nukleaĵo ol la normala. Mi ofte diris al miaj
studentoj, ke ŝajne Japanio prosperas, sed se okazus grava akcidento de
nuklea centralo, tia prospero momente malaperus. Tiu timo, kiun mi jam longe
havis, povos fine efektiviĝi.
Je la 3a kaj 36 minutoj okazis eksplodo en la unua nuklea centralo de
Hukuŝima, kaj la registaro klarigis, ke en ĝi okazis solviĝo de la nuklea
bastono en la mezo de la centralo. Evakua zono pligrandiĝis ĝis la 20
kilometroj radiuse. En la televida bildo tiu centralo estas kvazaŭ skeleto
kaj la supra parto de la konstruaĵo estas malaperinta. Nukleaĵo povas rapide
disvastiĝi, do la danĝero povos veni ne nur al la loĝantoj ĉirkaŭ la
centralo, sed ankaŭ al ĉiuj japanoj, kaj eĉ al koreoj, ĉinoj kaj tajvanoj.
Je la 5a horo la nombro de mortintoj kaj malaperintoj estis 1600.
La registaro petas, ke ĉiuj ŝparu elektron, ĉar multaj elektraj centraloj
estis difektitaj kaj manko de elektro estas antaŭvidata. En multaj nordaj
gubernioj elektro haltis kaj oni vivas en mallumo.
------
La 13an de marto
Mi ellitiĝis je la 7a kaj tuj ŝaltis la televidilon. Mi tre timis la
malboniĝon de la funkcio de la nukleaj centraloj. Jam en la lasta vespero,
okaze de la eksplodo de la kovrila domego de la unua centralo, 150 homoj
estis surverŝitaj per eliĝinta nuklea gaso. La registaro diras, ke tiu
kovrilo estas simpla kovrilo kaj ne rilatas al la grava akcidento, sed ĉu
tio estas vero?
Televido diris, ke ankaŭ en la tria centralo ekestis malbonordo pri la
malvarmigo. Je la 9:08 por malvarmigi la fornon oni komencis enverŝi akvon
ĉirkaŭ ĝi, sed tio ne glate iris, do oni antaŭvidas la eblecon de eksplodo
same kiel en la unua centralo.
La registaro diris, ke ankoraŭ ne ekzistas rimedoj por haltigi la fornojn,
kaj ke 70-80 mil loĝantoj ĉirkaŭ la centraloj devos evakuii.
Tagmeze venis telefono el mia amiko en Honkongo, kiu planas viziti min la
23an de marto. Li diris, ke liaj familianoj rekomendas, ke li ne iru al
Japanio pro la nukleaj akcidentoj. En televido oni raportis, ke en Eŭropo en
multaj ĵurnaloj tiuj akcidentoj de la nukleaj centraloj estis la plej grava
novaĵo.
Posttagmeze mi provis telefoni al esperantisto en la urbo Morioka en la
gubernio Iŭate, kaj sukcesis kontakti ŝin. Ŝi diris, ke ĵus elektro kaj
telefono ekfunkciis kaj mia telefono estas la unua. Ŝi diris, ke ŝi spertis
nekutime teruran tertremon la 9an, du tagojn antaŭe, kaj sentis, ke io ne
ordinara okazos.
Vespere la registaro klarigis jenajn aferojn:
1. La grandeco de tiu tertremo estis magnitudo 9,0 laŭ la rekalkulo de la
forteco. Jen estis la plej fortaj tertremoj de la 1950-aj jaroj:
1952 Kamĉatko 9,0
1957 Aleŭtoj 9,0
1960 Ĉilio 9,4
1964 Alasko 9,4
2004 Indonezio 9,0
2011 Japanio 9,0
Ĉi-foja tertremo estis kaŭzita per la movo de la tavolego 500 kilometrojn
longa kaj 200 kilometrojn vasta, kaj daŭris pli ol 5 minutoj.
2. Damaĝoj konataj ĝis la vespero:
Mortintoj: 1049
Malaperintoj: pli ol 1000
Malaperintaj vilaĝ(et)oj: pli ol 10
Frakasitaj domoj: 5700
Rifuĝintoj: 310 mil en 1892 rifuĝejoj
La policestro de la gubernio Mijaĝi esprimis sian antaŭvidon, ke nur en
lia gubernio mortintoj superos 10 mil. Li povas esti prava. En la urbo
Minami-Sanriku 10000 el 17000 loĝantoj malaperis. En tiu urbo la du-etaĝa
urbodomo tute malaperis kaj la 4-etaĝa betona hospitalo estis inundita ĝis
la kvara etaĝo. En la urbo Rikuzen-Takada 15000 el 23000 loĝantoj malaperis
kaj 5000 domoj estis tute frakasitaj. Certe estas aliaj vilaĝetoj laŭ tiu
marbordo, kiujn oni ankoraŭ ne povas kontakti, kaj tie estas senhelpaj
viktimoj.
Al tiuj rifuĝintoj mankas benzino, petrolo, elektro, gaso, akvo,
kovriloj, medikamentoj kaj manĝaĵoj. La surteraj vojoj estas blokitaj per
betonaj kaj lignaj rubaĵegoj, do oni planas transporti la necesaĵojn de la
maro, helpe de la japana defendkorpuso kaj eĉ de la usona aviadilŝipo Donald
Regan kaj aliaj militŝipoj.
3. Manko de elektro
Ne nur en la damaĝitaj regionoj sed ankaŭ en aliaj gubernioj ĉirkaŭ Tokio
mankos elektro, ĉar multaj elektraj centraloj estas damaĝitaj. Por konkeri
tiun malfacilon la registaro instrukciis al la Elektro Kompanio Tokio, ke ĝi
liveru elektron vice de unu distrikto al la alia, kaj al kompanioj kaj la
popolanoj, ke ili ŝparu elektron.
Vespere la ĉefministro Kan aperis en televido kaj esprimis sian
kondolencon kaj kompaton kaj petis kunlaboron de la tuta popolo,
apelaciante: “Japanio povas certe venki tiun malfacilegon!”
------
14an de marto
Mi ellitiĝis je la 7a horo. Televido raportis, ke okazas kaoso en ĉiuj
stacidomoj, ĉar la elektro kompanio Tokio estis anoncinta malmultigon de
elektro-liverado lastan vesperon kaj laŭ tiu anonco trajnkompanioj
malmultigis aŭ ĉesis la servojn. Homoj ne estis sufiĉe informitaj pri tio
kaj ĉe la stacidomo unuan fojon sciis la situacion. Ankaŭ en mia gubernio
(100 kilomerojn fore de Tokio) oni ĉesis ĉiujn trajnservojn. Eble pro tiu
influo lakto ne estis liverita al mia hejmo.
Je 7:16, je 10:02, je 12:10, je 3:12 kaj je 3:52 okazis tertremoj, iuj
okazis laŭ la maro, iuj okazis en la montaro. Ŝajnas al mi, ke la tuta
japana insularo eltenas doloregon post la granda operacio, nome la grandega
tertremo.
Kio okazis al la nuklea centralo? Troviĝas 4 malnovaj nukleaj fornoj. La
kovrila domo de la unua forno jam malaperis pro la hidrogena eksplodo. Nun
la tria forno estis en la sama stato. Oni enverŝas marakvon por malvarmigi
la fornon, sed ial ne sukcesas plenigi la ujon per akvo.
Laŭ la klarigo de sciencistoj, la nivelo de la kvanto de disĵetita
radioaktiveco estas malalta jene:
1000 mikro-Sievert: la kvanto da radioaktiveco, en kiu homoj povas vivi
unu jaron senprobleme.
1557 mikro-Sievert: la kvanto, kiun la unua forno de Hukuŝima disĵetis
ĉi-foje.
2400 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj estas nature eksponataj dum unu
jaro.
4000 mikro-Sievert: la kvanto, kiun homoj ricevas dum la radiografiado.
100000 mikro-Sievert: homoj suferas pro akuta radioaktiva malsano kiel
vomado.
200000 mikro-Sievert: homoj povas morti.
Je 11:01 eksplodo okazis en la kovrila domo de la tria forno kaj la forno
nudiĝis. La registaro ordonis, ke homoj en la radiuso de 20 kilometroj de la
centralo sin fermu en la domo. Por gardi sin kontraŭ radioaktiveco oni devas
kovri la buŝon per masko, demeti vestaĵojn antaŭ ol eniri domon kaj eviti
manĝi malpurigitajn manĝaĵojn. Tio estas tre simpla kaj primitiva same kiel
eviti polenalergion aŭ gripon!
Mi rememoras la vortojn de jam forpasinta d-ro Takagi ĵinzaburoo,
sciencisto pri nukleo kaj aktivisto kontraŭ nukleaj centraloj, kiujn li
diris al mi, kiam mi ekiros al la UK en Varsovio en 1987. Li rekomendis, ke
mi ne iru al Pollando, ĉar tie estas plena de radioaktiveco el Ĉernobil. Li
aldonis, ke se mi iros, mi aĉetu ĉokoladon por li, ĉar en ĉokolado multe
akumuliĝas radioaktiveco kaj per ĝi li povos analizi la situacion. Malgraŭ
lia rekomendo mi partoprenis en la UK, do mi kaj aliaj 6000 partoprenantoj
jam sufiĉe enspiris bongustan radioaktivecon tiutempe. Sed mi vivas ĝis nun,
do ni ne timu radioaktivecon, des malpli la malmulte da kvanto elĵetita el
tiu forno! Krome la registaro garantias al ni la sekurecon, klarigante, ke
oni ne trovis ion nenormalan en la aero elĵetita el tiuj fornoj. Kredu ĝin,
la popolanoj!
Vespere ni kuris al la najbara vendejo por aĉeti kandelon, ĉar la elektra
kompanio Tokio anoncis, ke ĝi povos haltigi liveradon de elektro en mia urbo
de la 17a ĝis la 19a. En la vendejo jam preskaŭ elĉerpiĝis kandeloj kaj
poŝlampoj, kaj mi povis aĉeti nur iom da vaksaj kandeloj. Tamen tio tute ne
gravas, ĉar mi kaj mia edzino plurfoje vojaĝis al Nepalo, kie regule kaj
ofte okazas paneo de elektro kaj ni jam spertis multajn senlumajn noktojn.
Tamen feliĉe mia urbo estis ial ekskludata kaj ni havis luman vesperon.
Laŭ Televido jen estas la nuna sitaucio pri la urboj kaj vilaĝoj
damaĝitaj de la tertremo, pri la socio kaj pri ekonomio:
1. Mortintoj: 1834
2. Malaperintoj: 15000
3. Rifuĝintoj: 450000
Inter tiuj rifuĝintoj estas multaj malfortuloj. Ili vivas sen sufiĉe da
manĝaĵoj kaj akvo en malumo kaj en malespero. Ili estas bonŝance savitaj,
sed atendas ilin manko de ĉiutagaĵoj, poste certe gripo kaj pli poste
senlaboreco.
Pro la damaĝoj kaj manko de elektro ne funkcias aŭtomobil-kompanioj Toyota,
Isuzu kaj aliaj, elektro-kompanioj Hitaĉi, NEC kaj Fuĵicu, kaj kelkaj
magazenegoj de Micukoŝi, Takaŝimaja kaj aliaj. Japanaj akcioj estas vendataj
kaj nur en mateno la prezo malaltiĝis je pli ol 500 enoj.
En Japanio troviĝas ĉirkaŭ 60 nukleaj fornoj. La konstruadojn iniciatis
tiama Liberala Demokratia Partio, la kapitalista mondo kaj
elektro-kompanioj, ĉiam mensoge insistante la sekurecon kaj frapante la
vangojn de kontraŭantoj per faskoj da bankbiletoj. Japanio estas vulkana
lando kaj situas sur la granda nesto de tertremoj, do estas tute klare, ke
konstrui nukleajn centralojn en tiu insularo estas danĝerege, sed mono regas
la mondon. Por profiti, ili faras ĉion, kaj la rezulto venis hodiaŭ.
Mi longe opinias, ke Japanio ekspluatu sunenergion anstataŭ atom-energio.
Japanio havas sufiĉe altan teknologion por tio, kaj se ni sukcesos tion, ni
povos gvidi la tutan mondon en tiu kampo. Tamen la industria mondo ne havis
tiun perspektivon kaj direktis sin al mono, kiu vidiĝis ĝuste antaŭ iliaj
okuloj. Mi deziras, ke Japanio nuligu ĉiujn nukleajn centralojn kaj direktu
sin al pli sana energio. Dume ni havos malfacilon, sed tiu direkto vere
garantios feliĉon al ĉiuj popolanoj kaj al la mondo.
Fine mi dankas al la mondo, kiu sendas savotrupojn kaj proponas la helpon
al Japanio. Ĝis nun helpas nin trupoj el Koreio, Singapuro, Meksiko, Ĉinio,
Germanio, Usono, Svislando, Novzelando, Aŭstralio, Tajvano, Britio, baldaŭ
Francio kaj Rusio.
Mi esperas, ke morgaŭ mi povos raporti pli optimisme.
----
La 15an de marto
Nun, je la 22a kaj 28 minutoj, mi sentis grandan tremon. Tiu ĉi estas la
plej granda tertremo post tiu grandega tertremo. Ĝia epicentro estis en la
gubernio Ŝizuoka, en kiu situas monto Fuĵi. Sismologoj antaŭvidas kun
certeco, ke laŭ la marbordo de tiu gubernio okazos granda tertremo en la
proksima estonteco, sed ĝis nun malofte okazis tertremoj ĉi tie kaj des
malpli enlande de tiu regiono. Antaŭ 300 jaroj la monto Fuĵi erupciis, do
homoj foje timas ĝian denovan erupcion. Hodiaŭ vespere mi havis kunsidon kaj
tie iu montris al mi romanon pri la grandega tertremo kaj la sekvantaj
akcidentoj de nukleaj reaktoroj en Japanio, tial la ĵus okazinta tertremo
donis al mi ne malgrandan ŝokon, kvazaŭ la simila krizo atakus Japanion.
Ĝis hodiaŭ klariĝis, ke ĉiuj 4 reaktoroj en la nuklea centralo de
Hukuŝima estas grave difektitaj, kvankam iliaj funkcioj estas haltigitaj:
Pri la 1a kaj la 3a, jam la kovrilaj domoj estis eksploditaj kaj oni nun
malvarmigas la reaktorojn per mara akvo.
Pri la 2a, je 6:14 aŭdiĝis eksplodbruo. Oni supozas, ke parto de la
subprema akvujo (angle, suppression pool) estis difektita.
Pri la 4a, kiu ne funkciis, kiam okazis la tertremo, akvo mankas al la
konservejo de brulaĵbastono kaj tio kaŭzas ĝian varmiĝon. La samo povos
okazi al la 4a kaj la 5a.
Pro tiuj problemoj la registaro ordonis al la loĝantoj inter la radiusoj
de 20 kaj 30 kilometroj ne ekstereniri kaj fermi sin en konstruaĵoj. Homoj
loĝantaj eĉ ekster tiu radiuso sentas sin timigitaj kaj mem decidis
translokiĝi al aliaj regionoj. La vojoj al Tokio kaj aliaj lokoj estas plene
ŝtopitaj per aŭtomobiloj.
Posttagmeze en Tokio kaj la ĉirkaŭaj urboj oni kaptis nekutiman kvanton
da radioaktiveco:
Iŭaki (sude kaj proksime de la centralo): 23,72 mikro-Sievert (?-oble)
Tokio: 0,809 mikro-Sievert (22-oble pli granda ol antaŭe)
Saitama: 1,222 mikro-Sievert (40-oble)
Maebaŝi (mia urbo): 0,218 (15-oble)
Tamen oni diras, ke tiu kvanto tute ne gravas por nia korpo.
Laŭ la novaĵo en televido, je la 22a horo mortintoj estas 3373,
malaperintoj 6746 (subite la nombro malgrandiĝis. Kialon mi ne scias, eble
eraro?) kaj rifuĝintoj 440000, inter kiuj estas inkluzivitaj loĝantoj kiuj
rifuĝis pro la nuklea akcidento. Multaj rifuĝintoj estas maljunaj (ĝenerale
pli ol 25% de la loĝantoj en Japanio estas maljunaj, kaj des pli maljunaj
estas loĝantoj en provincaj urboj) kaj malsanaj, tial la vivo en rifuĝejoj
fariĝos pli kaj pli severa por ili.
Unu sola bona novaĵo hodiaŭ estas, ke du homoj estis savitaj el la ruinoj
90 horojn post la tertremo.
------
La 16an de marto
Hodiaŭ matene finfine mi ricevis retmesaĝon de s-ro Teduka, kiu loĝas en
la urbo Tagaĵoo atakita de la cunamo. Li skribis jene: “Mi fartas bone. Mia
domo ne estas difektita per la tertremo, sed diversaj servoj ankoraŭ ne
funkcias. Mankas benzino, do mi decidis ne uzi aŭtomobilon. ĝis hieraŭ mi
vidis flamegojn kaj fumojn el la benzinrezervejo. Sur la stratoj ne foraj de
mia hejmo estas tie kaj ĉi tie disĵetitaj multaj aŭtomobiloj kaj grandaj
ŝarĝaŭtoj transportitaj per la cunamo”.
Hodiaŭ matene en mia gubernio multe ventis. En la Toohoku-regiono multe
neĝis! Kiel malvarme kaj solece ili pasigis la nokton! Mi ne povis ne plori.
Hodiaŭ vespere ni planis havi estraran kunsidon de Kantoo-Esperanto-Ligo
en Tokio, sed ni nuligis ĝin, ĉar la trafika servo ne estas normala. Jam
multaj kunvenoj estas simile nuligitaj: La 12an kaj la 13an en mia gubernio
okazus la tutlanda edukada kunveno, en kiu mi partoprenus, sed oni nuligis
ĝin. Tutlandaj kaj internaciaj konkursoj de teniso, golfo, maratono, skiado
ktp., kiuj okazus en la lasta semajnfino, estis nuligitaj. Baldaŭ komenciĝos
la profesia basbalkonkurso ĝis aŭtuno, sed ĉar unu teamo havas sian bazon en
la urbo Sendai trafita de la tragedio kaj ĝia basbalejo estis difektita, oni
decidis prokrastigi la komenciĝon. En la venonta semajno komenciĝos Tutlanda
basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj, kaj la okazigon aŭ prokrastigon
oni decidos baldaŭ. Partopreni en ĝi kiel reprezentantoj el la gubernioj
estas granda revo kaj honoro de lernantaj basbalistoj, tial se oni nuligus
la okazigon, tio estus granda ŝoko kaj malespero por tiuj.
Marto estas monato por kursofinaj ceremonioj, sed oni ne povas okazigi
tiun ceremonion en multaj urboj. En televido mi foje vidas jam preparitajn
ornamojn por tiu ceremonio en la granda salono de lernejo, kiun oni nun uzas
kiel rifuĝejon. Laŭ ĵurnalo Asahi, en mezlernejo en la urbo Kurihara, oni
okazigis la ceremonion. Tiuj kursofinantoj jam en 2008 spertis grandan
tertremon, kaj ĉi-foje denove tiun tragedion. Sugaŭara Ŝun, unu el la
kursofinintoj, diris kun larmoj: “Mi pensis, ke ni ne havos la ceremonion.
Ĉiuj suferas multe, do des pli kuraĝe mi paŝos antaŭen kun espero”.
Kaj samtempe tiuj nuligoj donas grandan damaĝon al la ekonomio. En februaro
nove ekfunkciis Ŝinkansen (rapida trajno) de Tokio al la urbo Aomori
situanta ĉe la pinto de la Honŝuu-insulo, sed nun pro la tertremo tiu linio
ne funkcias. Oni multe atendis turistojn, precipe en la sezono de sakuro,
sed multaj homoj ne emas vojaĝi en tia malĝoja etoso. Certe sekvos bankrotoj
de hoteloj kaj maldungoj. Damaĝo de la tertremo estos ne kalkuleble granda
por nia ekonomio.
Kiel oni traktas kadavrojn? En Japanio nuntempe preskaŭ ĉiuj mortintoj
estas kremaciitaj, sed en tiu ĉi kriza situacio tio ne eblas, tial la
ministro de bonfarto decidis specialan regulon, por ke oni povu enterigi
tiujn mortintojn sen permeso de la urba aŭ vilaĝa estro, sed nur kun
mortatesto de kuracisto. Kiam oni ne povos identigi kadavron, oni fotos ĝin,
konservos ĝiajn harojn kaj enterigos ĝin. Estas malĝoje, ke multaj homoj
finas sian vivon tiamaniere.
Temas pri la reaktoroj, la situacio estas preskaŭ sama kiel hieraŭ. Oni
planis malvarmigi la reaktorojn, ĵetante akvon el helikopteroj, sed anticipa
mezurado de radioaktiveco sur tiuj trovis ĝin tro forta, ke oni ĉesis
plenumi tiun projekton.
Laŭ la veterprognozo ankaŭ morgaŭ estos tre malvarme kaj neĝos en la
norda regiono.
----
La 17an de marto
Hodiau matene estis tre malvarme kaj ventis forte. En mia domo, kiam mi
vekiĝis, la temperaturo estis 1 grado. Toohoku-regiono situas pli norden, do
estis pli malvarme.
Tagmeze la temperaturo en mia ĉambro estis 7 gradoj. Estis tro malvarme,
ke mi vestis min kiel ninĵa.
En la 3a reaktoro kaj en la konservejo de la nukleaj bastonoj de la 4a
reaktoro jam akvo forvaporiĝis kaj radioaktiveco ekstereflugas. Je 9:43 oni
verŝis 7,5 tunojn da akvo sur la 3an reaktoron kvarfoje per helikopteroj,
sed la efiko estas dubinda, ĉar la akvo ne multe trafis ĝin. Oni planis ĵeti
akvon en la 3an reaktoron de ŝpruckamionoj 50 metrojn fore de la reaktoro,
sed pro tro forta radioaktiveco oni ĉesis plenumi tiun planon. Fine vespere
je 19:55 oni komencis fari tion. Por plenumi tiun akvoĵetadon,
defendkorpusanoj kaj policanoj devas riski sian vivon, sed la situacio estas
tiel kriza, ke la registaro devis fari tiun decidon.
*Japanio ne havas armeon, sed armesimilan defendkorpuson. La konstitucio
malpermesas posedi armeon, ĉar ĝi malpermesas militon.
Vivoj en rifuĝejoj pli kaj pli malfacilas, ekzemple:
1. En la gubernio Fukuŝima 14 maljunuloj en la hospitalo mortis.
2. Rifuĝintoj kolektas neĝon por necesejoj.
3. En al urbo Kamaiŝi en la gubenio Iwate estas ege malvarme. En iu rifuĝejo
restas nur 140 litroj da petrolo, t.e. kvanto por du tagoj. Gaso mankas.
Homoj manĝis varman manĝaĵon nur dufoje dum la pasintaj 6 tagoj. Oni ne
povas enmanigi medikamentojn pro manko de benzino por aŭtomobiloj.
4. En la urbo Kesennuma en la gubernio Iwate, iu benzinstacio disdonis
petrolon senpage, sed ne eblis plu pro manko de benzino por pumpi rezervitan
petrolon.
5. En la urbo Mijako en la gubernio Iwate, 70% de la rifuĝintoj en iu
rifuĝejo estas pli ol 70-jaraj, sed ne estas kuracisto por ili.
6. En la urbo Sendai malfermiĝis matena bazaro. Unu brasiko kostis 500 enoj
(5 eŭroj).
Pro manko de elektro en Kantoo-regiono (Tokio kaj ĉirkaŭaj gubernioj),
magazenegoj, poŝtoficejoj kaj multaj vendejoj frue aŭ tute fermiĝis.
* Nun ĵus antaŭ 22a horo okazis relative granda tertremo (magnitudo 5,8 for
de la marbordo de la gubernio Ibaraki). Mia ĉambro skuis multe.
Homoj loĝantaj proksime de la nuklea centralo komencis translokiĝi en
aliajn guberniojn. Ĉiuj 300 mil homoj en la urbo Minami-Sooma en la gubernio
Fukuŝima rifuĝis en aliajn urbojn laŭ la ordono kaj aliaj 9653 homoj jam
fuĝis memvole. Ankaŭ miaj du konatoj komencos translokiĝi:
Filino de mia amiko, kiu loĝas en la gubernio Kanagaŭa, apuda gubernio de
Tokio, decidis translokiĝi al okcidenta urbo. Ŝi havas unu-jaran bebon, pro
kio ŝi decidis la translokiĝon. Alia konato, kiu loĝas en la gubernio
Ibaraki, najbara gubernio de Fukuŝima, 120 kilometrojn fore de la nuklea
centralo, skribis: “Se la situacio ne boniĝos baldaŭ, mi devas decidi por
eviti radiokativecon”.
Hodiaŭ la defendkorpuso komencis varbi eksajn korpusanojn por kompensi
mankon de la korpusanoj (jam duono de ili, 100 mil, estas mobilizitaj). Tiu
sistemo ja ekzistis, sed neniam antaŭe oni uzis ĝin. Tamen labori tiele,
nome por la bono de la popolo, estas pli bone al ili, ol batali en milito
por mortigi aŭ esti mortigotaj.
ĝis hodiaŭ estas :
Mortintoj: 5583
Malaperintoj: 9594
Rifuĝintoj: 30578 en 2260 rifuĝejoj.
----
18an de marto
Dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj.
La registaro konstatis, ke la nivelo de la nuklea akcidento estas 5, same
kiel tiu de Three Mile en Usono.
Por malvarmigi la reaktoron, hodiaŭ oni faris jenajn aferojn:
Antaŭ la dua horo posttagmeze, oni ĵetis 50 tunojn da akvo en la 3an
reaktoron el specialaj fajrokamionoj. Ŝajne estis iom da efiko, ĉar oni
povas vidi vaporon el la centralo.
Oni provis refunkciigi elektran sistemon damaĝitan per la cunamo, kiu
ebligos malvarmigi la reaktorojn. Tamen en la tereno ekzistas forta
radioaktiveco, do oni povas fari tion malrapide. La respondeculoj volas, ke
la sistemo refunkciu ĝis morgaŭ.
En televido anoncistoj simple raportas, ke oni klopodas fari iujn aŭ
aliajn aferojn en la nuklea centralo de Fukuŝima, sed en kia kondiĉoj
laboristoj tie laboras? La 15an, TV raportis, ke 750 simplaj laboristoj
fuĝis ekster la centralon kaj restas 50. Hodiaŭ aperis artikolo pri tiuj
laboristoj. Mi resume tradukas la vortojn de unu el tiuj fuĝintoj:
“Kiam okazis la tertremo, mi estis en la centralo. Atakis min grandega
tremo, kaj tuj poste atakis grandega cunamo, kiu forportis ĉiujn bluraĵojn
kaj maŝinojn. Ni strebis refunkciigi la sistemon por malvarmigi la
centralojn, kolektinte ĉiujn bateliojn, sed vane. Kelkcent laboristoj
alterne laboris por la riparado, sed postaj tertremoj nuligis niajn ĉiujn
strebojn. Ni ne povis bone dormi pro la sinsekvaj tertremoj, nek manĝi pro
streso. Ekmankis akvo kaj ĉiuj plendis pro malbona sanstato. Ni demandis
nin, kiom da radioaktiveco ni ricevis, ĉu la reaktoroj eksplodos kaj ĉu
granda kvanto da radioaktiveco ŝprucos sur multajn homojn. Mi foje pensis,
ke la kompanio forĵetos nin, tamen samtempe ni decidis, ke ni ne rajtas
forlasi tiun ĉi lokon ĝis la popolanoj povu vivi trankvile”.
Por bonteni nukleajn centralojn, elektraj kompanioj bezonas multajn
laboristojn, ĉar laŭ la strikta leĝaro estas malpermesite al tiuj laboristoj
eksponi sin al pli ol la difinita kvanto da radioaktiveco. Tial ili ofte
laboras nur kelkajn minutojn tage por ke ili ne plu ricevu pli da
radioaktiveco ol la limkvanto. Ordinaraj homoj ne volas fari tian vivriskan
laboron, tial la kompanioj ofte varbas senlaborajn homojn en grandaj urboj,
proponante altan salajron, pere de suspektindaj, nigraj organizoj, nome
jakuza, japanaj mafioj. La kompanioj ĉiam fanfaronis pri tio, ke nukleaj
centraloj estas sukuraj kaj atom-energio estas pura, sed malantaŭ la luma
scenejo estas tia malbelaĵo.
Jen miaj tankaoj, tradiciaj japanaj poemoj kun 5-7-5-7-7 silaboj:
Homoj kutime
salute promenadis,
sed nun senvorte
interrenkontas ĉiuj
en printempa krepusko.
Malaperis lum’
malaperis pasantoj
en la urbcentro.
La katastrofo fora
ventas ankaŭ ĉi tien.
ĝis hodiaŭ estas
Mortintoj: 6548
Malaperintoj: 10354
Rifuĝintoj: 280463 en 2304 rifuĝejoj.
Nombro de mortintoj superis tiun de Hanŝin-Awaĵi-tertremo okazinta en la
urbo Koobe en 1995.
-----
La 19an de marto
Vivo antaŭa,
fore en mia memor’,
fariĝis kvazaŭ
Utopio belega
en forega montaro.
Ni havas forton por venki malfacilojn,
Ni havas forton ŝanĝi malfeliĉojn en feliĉojn,
tial ĉar en nia koro ĉiam fontas “Espero”.
Hodiaŭ mi havis iom da libera tempo, do mi skribis du leterojn, unu al
esperantistino en la gubernio Iŭate por kuraĝigi ŝin kaj unu al mia eksa
studentino por gratuli ŝin pro ŝia edniziĝo. Mi skribis tiujn leterojn per
peniko kaj tradicia inko, do mi profitis tiun okazon por kaligrafii
kuraĝigajn vortojn. Mi sendis ĝin al kelkaj esperantistoj en Toohoku-regiono
perrete.
Tuj poste el unu el ili venis retmesaĝo, ke ŝi translokiĝis ĉe sia
bofratino en mia gubernio Gunma. Ŝi loĝis en la gubernio Fukuŝima, mia
najbara gubernio, kie estas tiu nuklea centralo, tamen ne tiel proksime de
ĝi. Ŝi veturis per aŭtomobilo 6 horojn kun siaj edzo kaj du katoj. Kiam ŝi
venis al mia gubernio, kie tute ne troviĝas neĝo, ŝi sentis sin tre
trankvila. Mi surpriziĝis pro tiu mesaĝo, sciante, ke fukuŝima-anoj, kiuj
loĝas eĉ ne proksime de la centralo, jam estas teruritaj pro radioaktiveco.
La oficfunkcio de urbeto Hutaba, kiu situas en la radiuso de 20
kilometroj de la centralo, kune kun 1100 loĝantoj translokiĝis al la
gubernio Saitama. Jam aliaj 5800 loĝas ekster tiu zono. La devizo de tiu ĉi
urbo estas “Per atomenergio la urbo Hutaba esperu brilan estontecon”.
Translokiĝintaj urbanoj ekloĝis en la koridoroj en Saitama-Areno, tamen tia
vivo estas tro danĝera por maljunaj loĝantoj.
Pri la operaco al la nukleaj reaktoroj:
La fajrobrigado el Tokio elpumpis 60 tunojn da akvo al la 3a centralo
matene. Posttagmeze ĝi faros la samon dum 7 horoj. La defendkorpuso faros la
samon al la 4a centralo. Pro tiuj klopodoj la temperaturo de la surfacoj
fariĝis ĉirkaŭ 100-grada, tial oni konstatas, ke tiu operaco stabiligis la
centralon.
En la tereno de la centralo oni riparas elektran sistemon por revivigi
malvarmigan funkcion de la centraloj. Por tio oni plialtigis la limon de la
permesita kvanto de radioaktiveco al tieaj laboristoj de 100 al 150
mili-Siebert por ke oni povu laborigi ilin pli longe.
Je 18:56 okazis granda tertremo (Magnitudo 6,1). Mia domo tiel multe skuis,
ke mi ŝovis min al pli sekura loko. Tri pupoj falis. Mi loĝas en tiu domo
jam de 40 jaroj, sed antaŭ la granda tertremo neniam falis aĵoj el la
bretoj.
Jene estas statistiko pri la damaĝoj:
Mortintoj: 7320
Malaperintoj: 11370
Rompitaj vojoj: 1353
Rompitaj pontoj: 48
Rompita digo: 1
Rompitaj reloj: 4
Terfaloj: 120
Rompiĝoj de akvo-servo: 1,08 milionoj da familioj
Komenciĝis konstruado de 8800 provizoraj domoj en la gubernio Iŭate.
----
La 20an de marto
Hodiau okazis estrara kunsido de Japana Esperanto-Instituto en Tokio kaj
dum la tago mi sidis en la oficejo, do mi ne havas multajn informojn pro
rakonti.
La trajnservo ĉe mia urbo ne funkciis, do frumatene mi iris al pli granda
urbo, biciklante 30 minutojn. Dume mi vidis multajn aŭtomobilojn viciĝi por
benzino. Sur la ŝildo de la benzinstacio estis skribita “Elĉerpita” por
benzino kaj petrolo.
La trajnservo al Tokio estis tre bonorda krom unu afero: 4 minutoj da
malfruiĝo. Certe tiu malfruiĝo tute ne estas grava por ĉiuj pasaĝeroj, sed
la konduktoro ripetis pardonpeton ĉe ĉiu stacio. La japana socio estas tia,
kaj eĉ en tia preciza socio okazis nuklea akcidento.
Hodiaŭ mi prezentos al vi retmesaĝon de esperantistino loĝanta en la urbo
Tagaĵoo damaĝita de la cunamo.
Ĉiun tagon mi viciĝas antaŭ la vendejoj por aĉeti magran kvanton da
varoj. Hodiaŭ mi povis aĉeti ĉe la ĵus refunkciinta vendejo pli multe ol mi
antaŭsupozis. Mia edzo, prezidanto de la mastrumada organizo de nia
apartamentaro, strebas por refunkciigi servojn de elektro kaj akvo.
Nia apartamentaro staras sur la forta bazo en la monteto, do preskaŭ ne
vundiĝis. En nia urbo Tagaĵoo fluas rivero kaj estas granda diferenco pri la
damaĝo inter la du flankoj de tiu rivero. Ni apartenas al la nedamaĝita
flanko kaj loĝas sur la monteto, do nokte mi vidas la malluman distrikton
detruitan de la cunamo, kaj mi havas eĉ peksenton.
Mia filino, kiu laboras en la oficejo por helpi ĉinajn trejnatojn, estas
tre okupita. Ŝi devas zorgi pri tiuj, kiuj volas reveni hejmen laŭ la admono
de la ĉina registaro, kaj helpi izolioajn en la trejnejo apud la monto
Kurikoma.
Ŝi ĉagreniĝas pro la morto de sia amikino en la cunamo. Krome la patrino de
tiu amikino malaperis. La familianoj petas, ke oni ne kremaciu ŝian amikinon
ĝis la patrino estos retrovita, sed tiel multe da homoj mortis, ke oni ne
akceptos tiun peton. Tio pli ĉagrenas mian filinon.
La unua mesaĝo al mia filino estis de s-ro Senecal en Francio. Li demandis
ŝin pri la situacio de esperantistoj en la gubernio Mijagi, sed pro ŝia
okupiteco kaj malboniĝo de komunikada situacio la kontakto interrompiĝis.
Kiam mi revenis hejmen, vidiĝis la bela plena luno. Ĉu ĝi vidas la
suferantojn? Ĉu ili vidas tiun belan lunon? Malgraŭ la granda katastrofo,
printempo paŝon post paŝo maturiĝas kun belaj floroj de umeo. Baldaŭ venos
novaĵo pri ekfloro de sakuro en la suda insulo.
-------
La 21an de marto
Hodiaŭ estas la tago por japanoj viziti sian familian tombon, tamen estas
pluve kaj oni timas radioaktivecon en la pluvo, tial malmultaj homoj iros al
la tombejo. En televido aperis bildo en la damaĝita urbo, en kiu homoj
preĝas antaŭ la tombo, raportante pri la situacio de siaj familianoj.
En la printempa pluveto diletantoj en kabuko (japana tradicia dramo)
ŝatas promeni sen ombrelo, sed ĉu tion nunaj diletantoj povas fari? Nova
demando en la nuklea epoko.
Ĉu diletantoj
povas dande promeni
en printempa pluv’?
Malfacila elekto
en la nuklea epok’.
Jen mesaĝo de esperantistino en la urbo Sendaji:
En mia kvartalo plejparto de la loĝantoj estas maljunuloj, kiuj havas
malsanon, doloron ĉe la genuoj aŭ ĉe la kokso. Por aĉetado ni devas viciĝi longan tempon. Ni devas kunporti botelojn da akvo hejmen de la loko, kie oni
liveras ĝin. Ankaŭ mi estas maljuna, sed pli juna ol ili, tial mi nun
fariĝis helpanto al ili.
Nuntempe al ni mankas multaj aĵoj, precipe gaso, benzino kaj akvo. Tamen iom
post iom ni kutimiĝis al mankoplena vivo. Dank’ al tia vivo, mi ekkonstruis
novan rilaton kun la najbaroj, helpante unu la aliajn. Loĝantoj kore pli
kuniĝis ol antaŭe por kunvivi. Ekzemple, mia najbaro donis al mi farunon, do
nun mi bakas panon, poste redonos la duonon al ŝi.
Parencoj de mia alia najbaro ankoraŭ ne estas trovitaj el la maro de la
urbo Rikuzentakada. Tiu najbaro naskiĝis kaj kreskis ĉe la marbordo, do li
parolis al mi pri sia sperto pri la granda Cunamo de Ĉilio, kiu atakis la
urbon en 1960. La ĉi-foja estis multe pli granda ol ĝi. Li ankoraŭ ne povas
viziti la urbon pro manko de benzino por sia aŭtomobilo.
Laŭ iu mesaĝo el Belgio, oni komencis raporti, ke la nukleaj reaktoroj nun
estas sub kontrolo, sed tio estas tute ne prava. Kiam oni ne uzas nukleajn
bastonojn, oni konservas tiujn en akvo por malvarmigi tiujn, sed nun
konstanta akvoliverado haltis pro la damaĝo al la elektra sistemo. Pro tio
nun oni daŭre elpumpas akvon al tiu akvujoj en la reaktoroj, sed tio estas
provizora rimedo kaj nur dum iom da tempo efikas. Por solvi la problemon,
oni devas refunkciigi elektran sistemon, tiel ke oni povu liveri akvon
konstante al la reaktoroj kaj al la konservejo. Por tio oni strebas multe
sed ankoraŭ ne sukcesis, ĉar multaj aparatoj estas difektitaj de la cunamo
kaj de elpumpita sala akvo. Tial la registaro ne estas optimisma pro
eventualaj maloportunaj okazoj.
Menciindaj aferoj hodiaŭ:
1. Oni uzos tankojn por balai la terenon de la nukleaj centraloj plena de
radioaktivaj detruitaŭoj. Tiuj tankoj havas kontraŭradioaktivan povon. Unuan
fojon oni uzas tankojn por praktika utilo.
2. Unu el la fajrobrigadanoj, kiuj okupiĝis pri la elpumpado al la nuklea
reaktoro, konfesis en la intervjuo, ke kiam li sendis retmesaĝon al sia
edzino pri sia ordonita, danĝera devo, lia edzino unufraze respondis “Vi
fariĝu savanto de Japanio”.
3. Kelkajn specoj de legomo kiel spinaco en kelkaj gubernioj inkluzive de
mia gubernio oni trovis malpurigitaj per pli multa kvanto de radioaktiveco
ol la normo. La registaro malpermesis la guberniojn porti tiujn sur merkato.
4. La registaro preparos 1000 biliardojn da enoj por la kompenso al la
damaĝoj kaŭzitaj de la nukleaj centraloj. La elektra kompanio Tokio havas
ĉefan respondecon pri tio, sed en la grandskala akcidento ankaŭ la registaro
devas dividi la kompenson. Mi opinias, ke la kompanio bankrotos aŭ devos
bankroti, preninte sur sin la respondecon de tiu grava akcidento.
Hodiaŭ vizitis nin juna malajziano, kiu lernis Esperanton en mia urbo kaj nun laboras en la gubernio Kanagaŭa. Malgraŭ malpurigita Japanio, li ne revenas hejmen. Post la vespermanĝo mi regalis lin per nekutimaj muzikiloj, kiujn mi kolektis en diversaj landoj. Dum la pasintaj tagoj ni vivis malĝoje, sed hodiaŭ mi havis tre gajan vesperon.
-----
22an de marto
Hodiaŭ estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale
kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas
en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en
lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝa?oj.
Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri
esperplenaj aferoj.
1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por
kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
2. La rapidtrajnlinio “ŝnkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis.
Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj
gubernioj.
3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de
vindaŭoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn
tagnokte.
4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo
rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en
varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por
morgaŭ.
5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En
iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere.
Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj,
do estas grave konsoli ilin.
6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis,
tamen ve! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume
200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran
puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj
akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la
puto-posedantoj diris: “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni
devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas,
ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi
reciproke.
8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj
ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo
patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.
Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaŝoj.
1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea
centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis
enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni
devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos
specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn
konstruataŝojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo
en la centralojn.
Jen estas malbonaj nova?oj.
1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas for?eti
radioaktivece malpurigitajn produkta?ojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas
dolorige al ili for?eti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj
oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore
80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj
gubernioj estas ŝokitaj pro tiu nova?o. Mi rememoras la usonan eksperimenton
de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pcifika
Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per
nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi
fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.
En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj
mortis. Laŭ la hodiaŭa nova?o, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6
ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed
ankaŭ eksterlande.
Post ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi: “La naturo tiom
malmulte de sia riĉeco donis al japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn
minacojn: tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de vulkanoj. Nur tiun
ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”.
Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj
suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege.
Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉa?ojn el
la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke
morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.
--------
23an de marto
Ankaŭ hodiaŭ estis tre vente kaj malvarme. Morgaŭ estos pli malvarme kun
minus-temperaturo en la norda parto de Japanio. Denove estos pli malcacila
tago por la suferantoj.
Hodiaŭaj esperplenaj novaĵoj.
1. En la gubernio Kagoŝima, la plej suda gubernio krom la insularo Okinavo,
ekfloris sakuroj.
2. Morgaŭ ekfunkcios la tuta ŝoseo de Toohoku. Oni povos veturi per
aŭtomobilo de Tokio ĝis Aomori, la plej norda gubernio en la insulo Honŝuu
tra la damaĝitaj gubernioj.
Malbonaj novaĵoj.
1. Je 16:20 elvenis nigra fumo el la 3a reaktoro, en kies kontrolejo
ekfunkciis elektro hieraŭ. La kaŭzo ne estas klara.
2. En akvo en akvofarejo en Tokio 200 kilometrojn fore de la centralo oni
detektis 210 bekerelojn (Bq) /hore da jodo 131, duoble pli multe ol la normo
por bebo. Oni supozas, ke pro la hieraŭa pluvo la jodo en la aero falis en
akvon. Boteloj da akvo en vendejoj tuj elĉerpiĝis. Patrinoj kun beboj kaj
gravedaj virinoj estas tre maltrankvilaj, ne bone sciante, kion fari. En la
gubernio Hukuŝima en kelkaj urboj akvo pli malpuriĝis ol la normo, do oni
distribuas akvon per akvokamionoj al la loĝantoj.
3. Hieraŭ la registaro instrukciis, ke lakto kaj kelkaj specoj de legomoj,
ekzemple spinaco kaj brasiko, produktitaj en la gubernioj Hukuŝima, Ibaraki,
Toĉigi kaj Gunma (mia gubernio) ne estu portataj sur merkatojn. Hodiaŭ ĝi
pli forte instrukciis, ke oni ne manĝu tiujn legomojn kaj ne trinku lakton
produktitajn en Hukuŝima.
Terkulturistoj kaj laktofabrikistoj estas tre ŝokitaj pro tiuj
instrukcioj. Iu diris: “Mi perdis energion plu labori. La registaro tuj
kompensu la perdon. Se ne, ni ne povas vivi”.
Jen estas la unua parto de miaj tankaoj (tradiciaj japanaj versa?oj kun
5-7-5-7-7-silaboj), kiujn mi versis hodiaŭ.
Ĉu realiĝos
mia antaŭsupozo,
ke la prosperon
finigos la akcident’
nuklea kaj grandega?
Jam de longe mi antaŭvidis nukleajn akcidentojn en Japanio, kaj ofte
diris al miaj studentoj, ke se okazus tia granda akcidento, japana ŝajna
prospero momente malaperus.
Malpura marakvo!
En 1954
eksplodis bombo
hidrogena en Bikini.
Mia fora memoro.
1954
Revenas bildo
de centoj da miloj da
tinusoj forĵetitaj
en 1954
pro malpurigita mar’.
Foto de la eksperimento de hidrogenbombo en Bikini.
La ŝipo “La 5a Feliĉa Drako” en la muzeo en Tokio
Tiutempe ĉiun tagon oni informis nin pri la radioaktiva pluvo. Ĉiuj
tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. Fiŝvendejoj
bankrotis aŭ fermiĝis. La atolo Bikini fariĝis simbola loko por la
atom-epoko, kaj eĉ nun la insulanoj ne povas reveni al sia hejminsulo
Bikini. Unu ŝipano mortis kaj multaj ankoraŭ suferas (ne suferis) pro
radioaktiveco. Lia ŝipo “La Kvina Feliĉa Drako” nun estas montrita en Tokio.
En povra loĝej’
nur nokton ripozinte,
al la centralo
revenas laboristoj
por danĝera riparad’.
Laboristoj en la centralo ne forkuris malgraŭ la danĝera laboro. Venkinte
timon, ili daŭre laboras.
Sendis mesaĝon
“Estu japana savant’!”
al sia edzo
laboronta en danĝer’
edzino kun kaŝamo.
Certe tiu edzino ploris kaŝe post la sendo de tiu mesaĝo. Tiuj
fajrobrigadanoj havas fortan decidon en sia koro por batali kontraŭ ĉiaj
danĝeroj, sed ĉi-foja laboro estis tre speciala. Iu konfesis: “Kutime ni
laboras en la kaoso en fajro kaj bruego, sed en la tereno de la centralo
estis tute mallume kaj kviete kaj ni devis batali kontraŭ nevidebla
radioaktiveco, tial ni havis grandan timon, sed nia devo estas labori por
Japanio, kaj nun ni estas fieraj, plenuminte tiun devon”.
Nenio krom vivo,
iomete, iome,
nun venas, venas
ne nur vivnecesaĵoj,
ankaŭ lumo, espero.
Sur varma akvo
tri vizaĝoj kun barbo
en la bankuvo.
Al suferantoj venis
fine espero varma.
3
Japanoj tre ŝatas kune bani sin en varma akvo. Post unu semajno, post 10
tagoj oni sukcesis konstrui provizorajn banejojn en rifuĝejoj, kaj ili povas
purigi sin. En televido mi vidis tri virojn kune bani sin kun vizaĝo kun
barbo. Ne nur ili estis ĝojaj, sed ankaŭ mi. Ili certe havis kuraĝon, kaj mi
trankvilon.
-----
La 24an de marto
Ankaŭ hodiaŭ estis nekutime malvarme kun la temperaturo de malpli ol 10
gradoj en mia domo. En iuj damaĝitaj urboj eĉ neĝis.
Malbonaj novaĵoj:
1. Tri laboristoj laborantaj en la nuklea centralo 3 estis eksponataj al
forta radioaktiveco kaj enhospitaliĝis.
2. En kelkaj urboj oni detektis radioaktivecon en akvo pli fortan ol la
normo por beboj. La koncernataj urboj disdonas akvon al patrinoj kun bebo.
Progresoj al renormaliĝo:
1. En la urbo Kamaiŝi oni komencis vendi benzinon po 19 litroj kontraŭ 1900
enoj (19 euroj).
2. En iuj urboj gas-servo refunkciis.
3. La ŝoseo inter Tokio kaj Aomori estis malfermita al ĉiuj aŭtomobiloj.
Problemoj:
1. En la urbo Oohunato oni kolektis 500 damaĝitajn aŭtomobilojn al la vaka
tereno, sed estas malfacile trovi posedantojn. Sen ilia permeso, la urbo ne
rajtas for?eti tiujn. Ĝi nek povas trovi fabrikojn por malmunti tiujn.
2. La gubernio Mijaĝi enketis al la rifuĝejoj pri orfoj, kiuj perdis siajn
gepatrojn. Ĝis nun oni trovis unu.
3. Multaj kompanioj ekster la damaĝitaj regionoj haltis la produktadon pro
manko de pecoj produktitaj en tiuj regionoj. En Manilo, Filipinoj,
poŝtelefon-fabriko ne funkcias. Povos, ke japanaj aŭtomobilfabrikoj en Usono
kaj Kanado haltos la produktadon. Fabriko, kiu produktis 40% de la pecoj
nomataj maikom (peco por komputiloj) en la mondo, estas damaĝita, do tio
influos la tutan mondon.
Kortuŝaj vortoj:
Fama turisma loko ĵoodo-ga-hama, bela plaĝo en la gubernio Mijagi, estis
damaĝita. La estro de la Centro de turismo diris: “Ni ne povas revenigi la
pasintan tempon, sed ni povas paŝi antaŭen paŝon post paŝo”.
Miaj tankaoj (2)
Trovis avino
en detruita ĝarden’
ume-arbeton
plantitan por sia nep’
okaze de la naskiĝ’.
Maljunulino revenis hejmen por serĉi sian nepon malaperintan. ŝi ne povis
trovi lin, sed anstataŭe etan arbon de ume (Foton de ume-floroj mi kroĉis al
la raporto de la 20a de marto), kiu staris sendifektita en la ĝardeno plena
de rubaĵegoj. Sur la arbeto ŝi trovis 4 ĝermojn. ŝi karesis ĝin kun larmoj, decidinte varti ĝin kiel sian karan nepon.
Patro ricevis
anstataŭe diplomon
de sia filo
malaperinta maren,
ĉiuj plenaj de larmoj.
Marto estas la monato por kursfina ceremonio. Ĝi devas esti ĝojiga tago
por ĉiuj, sed por tiu patro, ne. Li perdis sian 15-jaran filon. Li ĉeestis
en la ceremonio kaj ricevis la diplomon de sia filo.
“Ĉasis leporojn,
fiŝkaptis karasojn ni
en nia knabec’”.
Hejmlokoj malaperis,
restas nur en la koro.
Post la ceremonio tiuj kursfinintoj iris al la rifuĝejo kaj kantis kanton
“Hejmloko” temantan pri kara hejmloko, kie oni ĉasis leporojn kaj kaptis
fiŝojn. Nun ĉiuj rifuĝintoj perdis sian karan hejmlokon.
La nudpiedojn
de sia patro kara
certe malvarmajn
kovrinte per lanaĵo,
teron ĵetis studentin’.
Troviĝas tiel multe da mortintoj, ke oni ne povas kremacii sed enterigas
mortintojn. Oni adiaŭis siajn karajn familianojn en malvarma vetero.
Terkulturisto,
forĵetante spinacojn,
lace murmuris,
“Kial mi, kiu faris
neniujn malbonaĵojn?”
Oni detektis pli da radioaktiveco ol la normo el spinaco kaj aliaj legomoj
kaj ordonis ne porti ilin sur merkaton. Terkulturistoj estas senkulpaj. Kial
ili devas fariĝi viktimoj de la akcidento?
En rifuĝejoj
pasigas la vivfinon
gemaljunuloj
dediĉintaj sin multe
al japana prospero.
Gemaljunuloj estis la ĉefaj motoroj de la postmilita japana progreso. Ili
povus feliĉe pasigi siajn lastajn tagojn en maljunulejo, sed ilia sorto
subite mallumiĝis. Ili devis translokiĝi al rifuĝejo, kaj jam ne malmultaj
mortis pro malvarmo kaj senflegado.
Por bondetekti
eĉ malgrandajn tertremojn
iam venontajn
pendigis ŝnurkravaton
mi kun la verda stelo.
Oftas tertremoj. Jam hodiaŭ okazis du relative grandaj tertremoj. Mi ĉiam
sentas min tremanta, eĉ sen tertremo. Por scii, ĉu tio estas vera tertremo
aŭ mia iluzio, mi pendigis ŝnurkravaton kun la verda stelo.
------
La 28an de marto
Problemoj en la 20-kilometra zono
Ekkreskis pikoj de ekvizeto, japane cukuŝi, kiu signifas “teran penikon”.
Hodiaŭ estis bela printempa tago.
Eraro! pri “la granda kvanto da radioaktiveco”
Hieraŭ mi raportis, ke el la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro
2 oni detektis radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore,
10-miliono-oble pli fortan ol tiu en la reaktoro mem, tamen klariĝis, ke tio
estas eraro. Oni miskomprenis kobalton 56 kiel jodon 134 kaj kalkulis, do la
vera forteco de radioaktiveco estis “50-60-miloble pli fortan ol tiu en la
reaktoro mem”. Ne komprenebla eraro, kaj tia eraro igas la elektro-kompanion
pli nefidinda.
Problemoj en la 20-kilometra zono de la centraloj
Loĝantoj ĉirkaŭ la nukleaj centraloj kredis, devis kredi aŭ kredigis sin,
ke neniam okazos akcidento en la nukleaj centraloj, fidante la vortojn de la
elektra kompanio Tokio kaj la registaro, sed nun ili scias, ke ili estis ne
kleraj.
Nun estas ne permesite al la loĝantoj loĝi en sia hejmo en la radiuso de 20
kilometroj. Por konservi la urban funkcion, la koncernataj urboj jam
translokigis sian funkcion al alia urbo, kunprenante plejparton de la
loĝantoj. Kompreneble okazas/os multaj problemoj al tiuj homoj, sed ankaŭ
ekzistas problemoj en tiu malpermesita zono:
1. Pluraj homoj ankoraŭ restas en aŭ revenis al sia hejmo en tiu zono. Iuj
estas maljunaj kaj ne volas translokiĝi, kaj aliaj havas brutaron, kiun ili
devas/volas prizorgi. Al ambaŭ mankos manĝa?oj, sed nuntempe persvadi ilin
ne loĝi tie estas malfacile.
2. Alia problemo estas multe pli grava. Tiuj urboj estas atakitaj de la
cunamo, do certe estas multaj viktimoj, tamen ĝis nun oni trovis nur 10
mortintojn en la 6 urboj plej proksimaj de la nukleaj centraloj n-ro 1 kaj
2, dum en la najbaraj urboj oni trovis respektive malpli ol 300 mortintojn.
Nun 4 teamoj konsistantaj el dekkelkaj homoj el la defendkorpuso serĉas
malaperintojn, sed pro la forta radioaktiveco ilia laboro tute ne estas
glata. Terura estas la bildo de longe postlasitaj kadavroj en la ruinaĵoj
kaj sur la plaĝo. Eble oni ne plu povas loĝi en tiu zono eĉ post la solviĝo
de la akcidento.
Reakiro de forto
Multaj homoj ne nur esprimas sian kompaton al la suferantoj, sed ankaŭ
fakte helpas. Rigardante tiujn noblajn agadojn en televido, mi foje larmis
pro emocio.
En mia gubernio Gunma estas multaj varmfontoj. En tiuj lokoj hoteloj mem
havas malfacilon, ricevinte multajn malmendojn. Malgraŭ tio, homoj helpas
suferantojn en la regiono Toohoku. El la varmfontejo ?ima, oni transportis
varman akvon al la urbo Koorijama en la gubernio Hukuŝima. Televido
prezentis ĝojajn mienojn de rifuĝintojn en la banejo.
En la basbalejo Kooŝien en la urbo Koobe damaĝita de tertremo en 1995,
nun okazas la tutjapana basbalĉampioneco inter superaj mezlernejoj. Hodiaŭ
ludis la supera mezlernejo Toohoku, la reprezentanto el la gubernio Mijagi.
Bedaŭrinde ĝi malvenkis, sed la lernantoj ludis per la tuta forto kaj tio
donis grandan kuraĝigon al la suferantoj.
?ajnas al mi, ke homoj ekreakiras forton kaj energion por la rekonstruo
el la malespero post la katastrofo.
Mesaĝo de JEI
Dankesprimo al la kuraĝigaj mesaĝoj pri la damaĝo en Japanio
(La 3a Informo de Japana Esperanto-Instituto, 2011-03-28)
Stato post la lasta mesaĝo en la 21a de marto estas jena: konataj 77
esperantistoj en la regiono estas sekuraj, krom unu ankoraŭ ne kontaktebla,
de la granda tertremo kaj cunamo en la nordorienta parto de Japanio en la
11a de marto.
La tertremo tamen perdigis en Japanio pli ol dek mil vivojn, kaj ankoraŭ pli
ol deksep mil vivoj ne estas trovataj. Dume, pli ol 240 mil ankoraŭ loĝas en
provizoraj rifuĝejoj, kaj pli suferas je manko de proviza?oj, aŭ vivas
timigite de la troa elŝpruco de radioaktivaj fala?oj el atomcentraloj.
En tia situacio, ni dankas multajn kuraĝigajn vortojn el ekster Japanio.
Aŭdiĝas voĉoj mone helpi japanojn de bonvolaj esperantistoj. Sed kiel
skribite supre, ĝis nun damaĝo de la japanaj esperantistoj estas relative ne
tro severa, kompare kun tiu de la pli severe damaĝitaj personoj en Japanio.
Tial ni petas, ke vi bonvolu turni viajn bonajn volojn ĝenerale al la
damaĝo, per vialandaj organizoj, kiel Ruĝa Kruco aŭ Ruĝa Krescento. Sed se
iu sendos monon (ekzemple pere de UEA-konto), ni JEI danke uzos ĝin por la
japanaj esperantistoj en la damaĝitaj regionoj.
Ni antaŭdankas vian komprenemon.
SIBAYAMA Zyun'iti,
la Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto
----
La 29an de marto
Kial vi ĉiuj rigardas suben? Ni supren rigardu kaj paŝu antaŭen!
Nukleaj Centraloj
La centraloj estas ankoraŭ en la serioza stato.
En la turbin-domo de la reaktoroj n-ro 1, 2, 3 troviĝas granda kvanto da
akvo malpurigita per multkvanto da radioaktiveco Por transporti ĝin en alian
lokon oni ne povis uzi forton por la riparado de la reaktoroj mem.
Plutonio estas trovita en la tereno de la nuklea centralo. Tio atestas,
ke la nuklea brulaĵo en la reaktoro estas difektita.
Kuraĝiga mesaĝo el Francio
Venis al mi mesaĝo el la urbo Rennes. Mi estas tiel kortuŝita de la helpoj
al ni, ke mi sendis artikolon al la rubriko “Ĵurnalo Espero” en la ĵurnalo
Mainiĉi. Mi sendis ĝin ankaŭ al esperantistino en Sendai. Ŝi estas tre
emociita. Ŝi perdis sian nevinon en la cunamo. Jen la mesaĝo el Francio:
La 29an de marto
Kara,
Dankon por viaj ĉiutagaj mesaĝoj, kiuj enhavas malbonajn sed ankaŭ bonajn
nova?ojn kaj poemojn japanajn. Kompreneble mi pensas pri la homoj, kiuj
perdis familiano(j)n kaj pri multaj homoj, kiuj ankoraŭ ne estis trovitaj.
La sinteno de la popolo japana estas admirinda malgraŭ ĉiaj malfacila?oj. Mi
esperas ke ĉiu denove havos normalan vivon .
En Rennes, la estraro kaj la Asocio de la ĝemeliĝo kun Sendai decidis
malfermi konton por Sendai. La urbo mem donos 50000 eŭrojn. Krome studentoj
japanaj kaj francaj jam kolektis 12000 eŭrojn kaj plu kolektos por pli
grandigi la sumon. Unu elstara kukisto de la urbo, kiu edziniĝis al
japanino, ellaboris novan bongustan kukon kaj donis la tutan sumon al la
konto por Sendi. Dum la ĉiujara foiro, budo senpaga estis starigta por
paroli pri Sendai kaj peti monon al la vizitantoj.
La urbestroj japana kaj franca konsentis, ke la mono estu uzata por
loĝigo de la homoj, dum novaj domoj estos konstruitaj.
Ankoraŭfoje koran dankon pro la retmesaĝoj. Fartu bon. Amike .
10 aferoj por lerni de Japanio
Mia amikino en Belgio sendis artikolon pri “mirinda sinteno de japanoj”.
Mi tradukis ĝin kun la helpo de mia amiko:
1. Trankvilo
Eĉ ne unu sceno de brust-batado aŭ furioza veado. Malĝojo mem estas
levita.
2. Digno
Disciplinaj atendvicoj por akvo kaj nutrovaroj. Neniu kruda vorto, neniu
maldeca gesto. Ilia pacienco estas admirinda kaj laŭdinda.
3. Kapablo
La nekredeblaj arkitektoj, ekzemple. Konstruaĵoj svingiĝis, sed ne falis.
4. Gracio (Sindono)
Homoj aĉetis nur tion, kion ili bezonis tiumomente, tiel ke ĉiuj povis
akiri ion.
5. Ordo
Nenia rabado en butikoj. Nenia hupado aŭ preterpasado sur la vojoj. Nur
komprenemo.
6. Sinofero
Kvindek laboristoj postrestis por pumpi marakvon en la nuklea centralo.
Kiel oni iam repagos ilin?
7. Afablo
Restoracioj malaltigis prezojn. Negardita bankaŭtomato restas ne tuŝita.
Fortuloj prizorgas malfortulojn.
8. Trejnado
Maljunuloj kaj infanoj -- ĉiuj sciis ekzakte kion fari. Kaj ili ja tion
faris.
9. Amaskomunikiloj
Ili montris belegan deteniĝemon en siaj raportoj. Neniu stulta
raportisto. Nur trankvila raportado. Plejparte. Neniu politikisto klopodis
profiti la okazon.
10. Konscienco
Kiam la elektro paneis en butiko, homoj remetis a?ojn sur la bretoj kaj
silente foriris.
Kiam ilia lando troviĝas meze de grandega katastrofo, la japanaj
civitanoj povas instrui multajn lecionojn al la mondo.
Eble ekstere oni povas vidi multe da belaj aferoj, sed en efektiveco, ene
ni trovas ankaŭ aĉajn homojn egoismajn, tamen ĝenerale tiu ?urnalisto estas
prava. Origine Japanio estas malriĉa lando sen riĉfonto, do la japanoj devis
labori diligentege, kunlaborante kaj fidante unu la alian. Hazarde Japanio
fariĝis ekonomie granda, kaj la japanoj fariĝis arogantaj, sed nun frontante
al la grandega malfacilo, ili vekiĝis el la dolĉa sonĝo kaj ekkonsciis tiun
duoneperditan virton. Mi esperas, ke ili ne revenos en la eksan sonĝon kaj
kreos novajn ideon kaj vivmanieron el tiu malfacilego.
--------
La 30an de marto
Al ĉiuj homoj egale venas printempo. Ni esperu!
Hodiaŭ mi iris al Tokio 100 kilometrojn fora de mia urbo. Revenante hejmen
per biciklo, mi falis kaj vundiĝis iom al la manoj. Ankaŭ mi fariĝis viktimo
de tiu katastrofo, ĉar pro la manko de elektro la vojo estas tro malluma kaj
mi ne povis vidi bone. Hazarde mi ne mortis, ne vundiĝis serioze. Mi
konsciis, ke ie ajn malbono embuskas. Mi devas danki al Dio, pro tio, ke mi
povas ĝui ĉiutagan vivon senprobleme.
Ĉiuj reaktoroj en Hukuŝima estos forĵetitaj
Hodiaŭ la prezidanto de la elektro Kompanio Tokio diris, ke la reaktoroj
n-ro 1, 2, 3 kaj 4 estos for?etitaj pro tro de difektiĝo kaj ke la nuna plej
grava tasko estas kvietigi ilin. Kaj poste la registaro diris, ke ankaŭ la
reaktoroj n-ro 5 kaj 6 estos fermitaj. La 4 reaktoroj estas ankoraŭ en la
kriza stato. Laŭ mia scio la unuan fojon en Japanio la nuklea centralo estos
fermita.
Malfacila vivo
En la gubernio Hukuŝima pro la akcidento de la nukleaj centraloj jam 8
urboj translokigis sian funkcion al alia urbo. Hieraŭ okazis kunsidoj de la
respondeculoj el tiuj urboj kaj petis helpon de la koncernataj urboj kaj la
registaro pri dungado, edukado kaj aliaj.
Pro la katastrofo 800 mil homoj perdis sian laboron. Multaj kursfinintoj
de superaj mezlernejoj kaj universitatoj perdis promesitan laboron ekde
aprilo.
Sakuro-festo
Oni decidis okazigi Sakuro-feston en la urbo Hirosaki kiu situas ĉe la
pinto de la insulo Honŝuu. En la lasta decembro Toohoku-?inkansen (kugla
trajnlinio) etendis sian linion ĝis la urbo Aomori kaj oni antaŭvidis
multajn turistojn el Tokio kaj aliaj gubernioj. Tamen tiu linio trapasas la
damaĝitajn guberniojn kaj nun ne funkcias. En multaj lokoj tiaj festoj estas
nuligitaj, sed la urbo decidis okazigi ĝin, celante kuraĝigi la suferantojn
per mondonaco kaj busservo por ili. Sakuro estas spirita kerno de la
japanoj, do mi bonvenigas tiun decidon. Ni ne ŝrumpu sed kuraĝe antaŭenpaŝu!
Aperis bildo de ekfloro de ume-arbo en la ruino. Virino ĝoje rigardis la
blankajn florojn. En la malvarma regiono fine venis printempo.
Kial cunamo kaŭzis tiel multajn mortojn?
Dum la cunamo multaj mortis, droninte en ondoj. Mi havis demandon, kial ili
ne povis forkuri antaŭ la alveno de la cunamo, kvankam ili havis sufiĉe da
scio pri ĝia eventuala atako. Hodiaŭ iu televidsatacio traktis tiun temon:
Tiu tertremo okazis je 14:46. La cunamo atingis jene la subajn urbojn:
Oohunato: 15:15
Iŝinomaki: 15:20
Mijako: 15:21
Kamaiŝi: 15:21
Laŭ la kalkulo homoj havis ĉirkaŭ 30 minutojn por forkuri, sed en efektiveco
la tertremo ne tuj haltis. Ĝi tremis dum 10 minutoj, tial al la loĝantoj
restis nur 20 minutoj.
Eĉ se ili ne estis fermitaj en detruita domo pro la tertremo, ili ne
povis tuj forkuri, ĉar multe da ili havis malfortajn familianojn. 20 minutoj
estis tro mallonga tempo por akompani ilin kaj forkuri.
Multaj rifuĝis al la urbodomoj 3- aŭ 4-etaĝaj. Laŭ la antaŭa informo
homoj povos esti sekuraj en tiuj konstrua?oj, sed la grandeco de la cumano
superis iliajn antaŭsupozon. Ĝi englutis kaj detruis eĉ 3-etaĝan betonan
urbodomon. Laŭ la esploro ĉi-foja cunamo supreniris 50 kilometrojn laŭ la
rivero Kitagami.
Pro manko de tempo por forkuri kaj pro tro granda skalo de la cumamo
multaj ne sukcesis eskapi la sturmantaj ondegoj.
En televido oni rekomendis jenajn 4 aferojn okaze de la atako de cunamo:
1. Protekti sian vivon
2. Rifuĝi pli alten ol foren
3. Ne uzu aŭtomobilon
4. Rezignu siajn posedaĵojn
Tamen kiel mi jam klarigis, la unua rekomendo estas plej malfacila por
sekvi. Se oni forkurus kaj postvivus, forlasinte siajn familianojn, tio
afliktus ilin dum la tuta vivo pro peksento. La unu sola solvo estos, ke oni
konstruu la urbon ne laŭ la marbordo sed sur la monteto. Tamen en multaj
marbordaj distriktoj, ne troviĝas sufiĉe granda tereno por ĉiuj loĝantoj. Ĉu oni devos konstrui domojn denove en la danĝeraj lokoj? Ĉu homoj devas
akcepti la suferon kiel sian sorton?
------
La 26an de marto
Matene mi telefonis al esperantistino loĝanta en la urbo Morioka en la
gubernio Mijagi. Ŝi devenas de la urbeto Taroo, nun apartenanta al la urbo
Mijako detruita de la cunamo. Tiu urbeto fieris pro du grandegaj
kontraŭcunamaj digoj, sed ĉi-foje tiuj tute ne helpis. La cunamo facile
transiris ilin kaj detruis la tutan urbeton.
Ŝia vivo estas preskaŭ normala. Ankoraŭ mankis al ŝi petrolo, sed bonŝance ŝia amiko, kiu ĵus aĉetis ĝin, dividis ĝin kun ŝi hieraŭ. Ŝi povas vivi iom pli varme, tamen hieraŭnokte neĝis kaj restas 3-centimetran neĝtavolo en ŝia ĝardeno.
Ŝi volas viziti siajn suferantajn parencojn en sia hejmurbo, kunportante
necesa?ojn, sed ankoraŭ estas malfacile sufiĉe aĉeti tiujn. Mi kuraĝigis ŝin kun vortoj: “Ne nur japanoj en la aliaj regionoj sed ankaŭ la mondo estas
kun vi, do ne perdu esperon!” Kun granda dankemo mi ricevis kondolencon de
135 homoj el 42 landoj.
Bonaj aferoj (Persone)
1. Mi iris al barbiro por ŝanĝi mian melankolian etoson. Mi fariĝis bela
maljunulo.
2. Mi trovis belajn florojn de sakuro. Tiu estas nomata “Kaŭazu sakura” kaj
ekfloras pli flue ol la plej multaj sakuroj “Somei”, kiu floras en aprilo.
(pri tiu sakuro mi ne sukcesis aperigi ĉi tie, do en la aparta retpoŝto mi
sendos ĝin.)
Malbonaj aferoj:
1. Oni detektis 1250-oble pli multe da jodo 131 ol la normo ĉe la loko 330
metrojn fora de la elfluejo de la centralo.
Maltrankviloj de rifuĝintoj
Montris enketo al 488 rifuĝintoj pri iliaj plej grandaj maltrankviloj (ili
rajtis elekti plurajn respondojn):
45%: loĝloko
36%: laboro, enspezo
19%: plilongiĝonta vivo en rifuĝejo
Miaj tankaoj:
Al maljunuloj
diradas prizorgantoj
“Havu esperon!”
Tamen ili mem perdis
siajn familianojn.
Oni konstatis
ekziston de familioj
perdintajn ĉiujn anojn,
malĝoje pligrandiĝos
la nombro de viktimoj.
Ne eblas helpi
rekte la suferantojn,
mi laŭte, kore
krias al televido
“Ne rezignu! Esperu!”
-----
La 27an de marto
Ĉiuj montru eĉ blufan viglecon!
Magnorio ekfloras.
Granda kvanto da radioaktiveco
El la akvo en la turbino-domo de la reaktoro n-ro 2 oni detektis
radioaktivecon de 2,9 miliardoj da bekereloj hore, 10-miliono-oble pli
fortan ol tiu en la reaktoro mem. Oni supozas, ke la nuklea brula?o mem
estas difektita.
Malbonaj influoj en diversaj kampoj
Hodiaŭ al mia hejmo venis juna dungito en la ?urnalvendejo por kolekti la
martan tarifon. Mi demandis lin, ĉu okazas iu influo de la katastrofo al la
vendo de ?urnaloj. Mi antaŭsupozis, ke la ?urnalmondo profitas, ĉar oni
volas scii pli multe en tia okazo kiel la nuna, sed lia respondo estis tute
mala. Li diris, ke multaj ?urnalvendejoj povos bankroti. En Japanio preskaŭ
ĉiuj familioj abonas ?urnalo(j)n kaj la vendejo distribuas tiujn ĉiun
matenon. En tiuj paperoj nepre troviĝas multaj reklamiloj, kaj
?urnalvendejoj finance multe profitas el tiuj, tamen nun kompanioj kaj
vendejoj haltas grandan oferton de printempaj varoj, do sekve ne reklamas
multe, tial la enspezo de la ?urnalvendejoj malmultiĝis.
Tokio-Disneylando
La katastrofo donas grandan damaĝon al diversaj kampoj. Plej serioze, laŭ
mia supozo, suferas turismaj kompanioj kaj hoteloj, ĉar homoj ne emas vojaĝi
en tia malĝoja tempo. Ankaŭ suferas fama Tokio-Disneylando 30 kilometrojn
fora de Tokio. Fine de marto ĝi estus plenaj de turistoj, sed nun ĝi estas
fermita pro la damaĝo de ĉi-foja tertremo, kaj hoteloj ĉirkaŭ ĝi estas
malplenaj.
La katastrofo okazas ne nur en la norda regiono Toohoku, sed ankaŭ en la
gubernioj Ibaraki kaj Ĉiba en la regiono Kantoo, nome ĉirkaŭ Tokio. En Ĉiba
multaj urboj, kiuj frontas al la Pacifika Oceano, estas atakitaj de la
cunamo. La urbo Urajasu, kie situas tiu Tokio-Disneylando, suferis pro
elŝpruco de akvo kaj sablo el la grundo. Du trionoj de la urbo estas sur la
poldero, kaj la tertremo forte skuis la molan grundon, elŝprucigante akvon
kaj sablon, kaj sekve stratoj estas difektitaj kaj en iuj lokoj la grundo
sinkis kaj konstruaĵoj kliniĝis. En tia situacio Tokio-Disneylando ne povas
funkcii. Iu supera mezlernejo devas translokiĝi al alia loko pro la
grandskala riparado.
Printempo estas bona komerca sezono, sed en la funebra atmosfero multaj
kompanioj haltas aŭ prokrastas la ekvendon de novaj produkta?oj, kaj oni
faras ĉion modeste, tial la ekonomio ŝrumpas. Iu diris en televido, ke nun
estas necese, ke ĉiuj montru eĉ blufan viglecon. Konsentinte kun li, hieraŭ
mi iris al barbiro por aspektigi min bela kaj nun montras al la ĉirkaŭaj
homoj, ke mi tute ne estas venkita kaj vivas vigle kun espero.
Multaj Orfoj
Laŭ la ĵurnalo Mainiĉi, en 3 serioze damaĝitaj gubernioj oni jam trovis
22 orfojn, kiuj perdis siajn gepatrojn. En la Tertemego de Hanŝin en 1995
estis 68 orfoj.
En 1995 la tertremo okazis frumatene, tial ĉiuj familianoj estis kune kaj
suferis kune, sed ĉi-foje la tertremo okazis postagmeze, kiam geknaboj estis
en lernejo, aparte de siaj gepatroj, kio povos naski pli da orfoj ol en
1995. Krome la damaĝita regiono estas multe pli granda ol la regiono Hanŝin,
do la nombro de orfiĝontoj fariĝos des pli granda.
En la ĵurnalo Mainiĉi (la 26an de marto) aperis foto de ridetanta 10-jara
knabino Sacuki, kiu perdis sian patrinon kaj kies patro estas ankoraŭ
malaperinta. Ŝi diris: “Mi perdis mian patrinon, sed mi strebas kun espero
ĝis mi fariĝos plenkreska”. Ŝia avino diris: “Kiam ni enterigis ŝian
patrinon, ŝi laŭte ploris, sed poste ŝi neniam ploras”.
Kuraĝigaj aferoj
1. Hodiaŭ mia letero pri mia raportado kaj multaj kondolencaj leteroj el la
tuta mondo aperis en la ?urnalo Akahata, la organo de Japana Komunista
Partio.
2. En televido la estro de 200-jara sojsaŭca kompanio, kiu perdis ne nur la
fabrikon kaj unu laboriston, sed ankaŭ valoran giston, diris: “Sed al ni
restas forta solidareco, do ni nepre rekonstruos nian fabrikon”.
------
La 31an de marto
La situacio ne multe boniĝis.
Hodiaŭ mi prezentos al vi vortojn aperintajn en la ĵurnalo Asahi.
Foto: Hotei, bodiulo, kiu savos ĉiujn homojn el la malfacilo.
Vortoj de verkistino kaj budhana pastrino Setouĉi ĵakuĉoo (Lastan parton de
ŝia longa artikolo)
Mi interpretas la vorton “muĵoo” ne kiel efemerecon, sed kiel
nekonstantecon. En la mondo neniuj aferoj daŭras eterne en la sama stato.
Laŭ mia tiu kompreno, mi estas certa, ke la nuna infera mondo iam nepre
leviĝos el la fundo en la mondon, kie oni povas vidi esperon. Ni devas ne
malesperi eĉ en la plaj granda malfacilo. Homaro vivas ĝis nun kun la
mirinda kapablo trovi esperan stelon en la malluma ĉielo.
Rememorante viajn grandajn suferojn, mi estas ĉiam en granda maltrankvilo.
Vi jam havas grandan streson, loĝante amase en la rifuĝejo. Vi venku eĉ iom
tiujn streson kaj maltrankvilon, estu liberigitaj de la virto de modesteco
kaj estu iom postulemaj. Ni, bonŝanculoj, kiuj ne suferas pro la katastrofo,
tagnokte kaj eĉ en la sonĝo volas dividi la suferojn kun vi.
Vortoj de suferantoj
1. S-ino Katoo Kijoko (63-jara, el Taroo en la urbo Mijako)
Ĉiun tagon mi serĉas aĵojn rabitajn de la cunamo. Kiam mi trovis mian
foto-albumon 500 metrojn fore de mia domo, mi larmis. Mi bone komprenas la
teruron de cunamo, sed mi volas loĝi ĉi tie, proksime de la maro, ĉar tiu ĉi
estas mia naskiĝloko.
2. S-ro Tate Hideŝi (58-jara, posedanto de nudelrestoracio, el Taroo en la
urbo Mijako)
Unu semajnon post la tertremo mi remalfermis mian restoracion. Mia domo
estas perdita, sed ĉiuj familianoj senprobleme vivas. Mia restoracio ne
estas tiom difektita, tial kun dankemo al la samurbanoj, komence mi ofertis
varmajn nudelojn senpage. Mi dankas al ĉiuj en la tuta Japanio.
3. S-ino Sato Juuko (42-jara, el la urbo Rikuzen-Takada)
10-ope ni kuiras manĝaĵojn por 700 homoj rifuĝantaj en la mezlernejo. Iuj
el tiuj 10 homoj perdis sian domon aŭ siajn familianojn. Ni uzas terpomojn,
brasikojn kaj karotojn, ĉar ni bezonas malmultan akvon por purigi tiujn.
Mankas kareon kaj majonezon. Virinoj volas ricevi kremon kaj kombilon.
Jam venis 70 miliardoj da enoj da mondonaco (700 milionoj da eŭroj) el la
tuta Japanio, sed estas malfacile distribui monon, ĉar en multaj urboj la
funkcio estas en malbona ordo kaj oni ne konas la sitacion precize.
-------
La 1an de aprilo
Printempo! Mi flugu al belaj floroj!
Nova monato venis. Hodiaŭ estas tre varme. En mia malgranda ĝardeno arboj
subite ekĝermis. En la venonta dimanĉo mi povos vidi kelkajn florojn de
sakuro.
Lernejoj kaj lernantoj
Japana lernojaro komenĉiĝas la 1an de aprilo. Do se nenio okazus, ĉiuj
lernantoj kaj studentoj ekvizitus lernejon hodiaŭ kun espero por sia
estonteco, sed bedaŭrinde multaj ne povas ĝui tian vivon.
En la tertremo kaj la posta cunamo, en la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj
Hukuŝima 262 lernantoj kaj 13 instruistoj mortis kaj 756 lernantoj kaj 30
instruistoj malaperis. 1721 lernejoj estas difektitaj. Laŭ la eduka
komitato de tiuj tri gubernioj kaj de la urbo Sendai, estas malfacile al 84
lernejoj (23700 lernantoj) komenci lecionojn.
La eduka komitato de la urbo Iŝinomaki en la gubernio Mijagi decidis
komenci la novan jaron la 21an de aprilo. Tamen en la urbo, 7 estas
difektitaj el 43 elementlernejoj kaj 2 el 21 mezlernejoj. 25 elementlernejoj
kaj 12 mezlernejoj estas uzataj kiel rifuĝejoj.
Fermiĝos 22 lernejoj en la urbo Minami-Sooma en la radiuso de 30
kilometroj de la nuklea centralo n-ro 1. Multaj lernantoj volas viziti
lernejojn en la najbara urbo Sooma, sed ankaŭ tie 4 lernejoj estas uzataj
kiel rifuĝejoj. Oni ne povas kalkuli la venontajn lernantojn, sekve ne povas
mendi lernolibrojn. Mankas busservo al la urbo, do estas nebule, kiom da
lernantoj fakte povos viziti tiun lernejon.
Lunĉoservo estas malfacila. Respondeculo diras: “Ni volas doni minimume
panon kaj lakton, ĉar ne malmultaj gepatroj loĝas en la rifuĝejo kaj ne
povas prepari lunĉon por siaj gefiloj”.
La urbo Hutaba, en kiu estas la centralo, en la gubernio Hukuŝima
translokigis sian funkcion al la urbo Kazo en la gubernio Saitama,
kunpreninte siajn 1200 loĝantojn. Iliaj gefiloj eniros en la lokajn
lernejojn en tiu urbo, sed oni timas, ke mankos klasĉambroj kaj
lernomaterialoj.
Lernantoj, kiujn trafis la tertremo kaj la cunamo, vundiĝis mense. Krom tio
ili devas alfronti novan situacion en la fremda urbo. Oni timas, ke tiuj
malfaciloj donos pli da streso kaj maltrankvilo al ili. Estas necese
plimultigi instruistojn, kiuj zorgos pri tiuj malfacilaj lernantoj.
En la regiono Toohoku 500 mil lernolibroj estis perditaj en la cunamo. En
Tokio oni tagnokte presas tiujn por sendi al lernantoj ĝis la komenciĝo de
lecionoj.
Oomaĉi Momoko, 12-jarulino, diras: “Mia domo estas perdita, kaj miaj
familianoj loĝas en la hejmo de mia parenco. Ekde la 1a de aprilo mi estos
unuajarulo en la mezlernejo Jamada, sed mi ne scias, kiam komenciĝos
lecionoj. Krome mi perdis lernejan uniformon kaj skribilaron. Ĉu mi povos
vere fariĝi mezlernejano?”
Helpo el Francio
VESPERKONCERTO okazis la 30an de marto en la urbo WASQUEHAL por trovi monon
por helpi la viktimojn de la japana tertremo kaj cunamo de la 11a de marto
2011. Grupo da 5 violonistoj de la fama Landa Orkestro de Lille, kantisto, 2
korusoj el 30 infanoj kaj adoleskantoj regalis nin dum 2 horoj. Kvarfoje oni
laŭtvoce legis japanajn poemojn en 4 lingvoj: la japana, la franca (kun
kelkaj klarigoj pri tiuj ne kutimaj poemoj), la franca gestlingvo kaj
Esperanto.
Pli ol 600 personoj ĉeestis en la preĝejo Sankta Nikolao de Wasquehal. La
pastro fieris pri sia plenplena preĝejo. Li rimarkigis, ke la amasinformiloj
multe parolas pri la danĝeroj ligitaj al la atomenergejo, sed iom forgesas
la viktimojn. La urbestro substrekis la dignecon de tiuj, kiuj postvivis la
katastrofon kaj promesis duobligi la kolektotan monon. Fine de la vespero la
Franca Fondaĵo (Fondation de France), fiere anoncis ĉirkaŭ 7500€ da donacoj.
Granda sukceso kaj bela donaca vespero.
ĈU GUTO EN LA MARO, ĈU MIRAKLO?
------
La 2an de aprilo
Venis printempo! Vekiĝu!
Hodiaŭ ni havis Esperanto-kunsidon Mi aŭskultis tertreman sperton de
s-ino Jazaki, kiu provizore translokiĝis el Hukuŝima. Mi ne multe
surpriziĝis pro ŝia rakonto, ĉar mi jam multe vidis terurajn bildojn en
televido, tamen rakonto de s-ino Jamamoto, kiu loĝas en la urbo Ŝibukaŭa en
mia gubernio, multe surprizis min. Ŝi loĝas en la loĝkvartalo konsistanta el
300 domoj. Laŭ ŝi la tegmento de 100 domoj estas damaĝitaj. Iuj domoj estas
eĉ kliniĝintaj kaj jam ne loĝeblaj. Nun tiuj domoj estas kovritaj per blua
plasta tuko. Mi opiniis, ke en mia gubernio okazis preskaŭ neniuj damaĝoj,
sed tio ne estas la fakto.
Nukleaj reaktoroj
Estis nur malgranda artikolo pri la damaĝitaj nukleaj reaktoroj. La
situacio ne boniĝis. Ili estas ankoraŭ en la kriza situacio, sed pro ĝia
malbone stabila stato estis ne notinda novaĵo.
Tritaga granda operaco
Hieraŭ komenciĝis tritaga granda operaco de la defendkorpuso kunlabore
kun la agentejoj de polico, de fajrobrigado, de mara sekuro kaj la usona
armeo por serĉi malaperintojn laŭ la bordo de la gubernioj Iŭate, Mijagi kaj
Hukuŝima. Oni mobilizis la plej multajn homojn por tiu operaco; 18000 el la
defendkorpuso, 7000 el la usona armeo kaj aliaj. Oni uzas 120 aviadilojn kaj
helikopterojn kaj 60 ŝipojn inkuzive de la usona nuklea aviadilŝipo Donald
Regan kaj la japana eskortoŝipo Hjuuga. Hieraŭ oni trovis 17 kadavrojn.
Oni serĉas precipe laŭ la marborodo de Iŭate, ĉar tie estas multaj
malgrandaj golfoj kaj restas inunditaj lokoj. Oni trovis tiujn 17
malaperintojn en tiuj lokoj.
Lacaj korpusanoj
Post la katastrofo la defendkorpuso mobilizis pli ol 100 mil anojn, duonon
de la tuta anaro, al la damaĝitaj gubernioj. Jam pli ol 20 tagoj pasis kaj
sub la malbona kondiĉaro ili certe estas tre lacaj. Plejparto estas junuloj,
tial des pli havas streson pri tiu severa laboro. Komence kadavroj estis
novaj, sed nun multaj jam estas difektitaj kaj malbonodoraj. Estas malfacile
al ili alkutimiĝi al tia situacio. En trupoj vespere okazas kunsido por
liberigi ilin el la afliktaj spertoj dum la tago per la interparolado inter
ili kaj la supruloj. Jam unu korpusano en siaj 50-jaroj mortis la 1an de
aprilo. La kaŭzo ne estas publikigita.
Popolanaj sintenoj al la defendkorpuso
Alia afero pri la defendkorpuso estas, kiamaniere la japanoj nove akceptos
ĝin. Jen estas la historieto:
En la japana konstitucio ĝia naŭa artikolo tekstas:
Artikolo 9: La japana popolo, sincere dezirante internacian pacon bazitan
sur justeco kaj ordo, por ĉiam rezignas militon kiel rimedon de ŝtatpotenco
kaj minacon per armforto aŭ ĝian uzon por solvi internaciajn konfliktojn.
2. Por realigi ĉi tiun celon, ĝi neniam posedas teran, maran, aeran kaj
aliajn militpovojn. Ĝi ne agnoskas la militrajton de la regno.
Post la japana moderniĝo en 1868 Japanio pli kaj pli fortigis sian armeon,
minacadis kaj invadadis aziajn landojn kaj fine okazigis la Azia-Pacifikan
Militon. Post la milito Japanio sincere kritikis sin kaj deklaris tiun
konstitucion. Tamen tuj post tio okazis malvarma milito inter Usono kaj
Sovetunio, kaj Usono volis, ke Japanio posedu armeon por subteni la usonajn
militojn, tamen la konstitucio malhelpis. Tial la registaro subtenata de
Usono fondis “defendkorpuson”, similan al la armeo sed ne armeo mem, kaj pli
kaj pli multe ekipis ĝin per usonaj armiloj. Multaj opinias, ke ekzisto de
la defendkorpuso estas kontraŭ la konstitucio kaj ne aprobas ĝian ekziston,
nek fortiĝon.
Dum la pasintaj 60 jaroj Japanio neniam militis, do la defendkorpuso neniam
engaĝiĝis en milito kaj korpusanoj neniam batalis en batalkampo. Ili trejnas
sin kontraŭ la eventualaj invadoj, sed tia bildo malofte aperas en televido.
Ili aperas kiel savoteamanoj, nur kiam okazas tertremoj, inundoj terfaloj
ktp. Ĉi-foje sen la defendkorpuso kaj ĝiaj anoj oni ne povus tiel efikece
savi suferantojn kaj serĉi malaperintojn. Kiel influos tiu fakto al la
sinteno de popolanoj al ĝi?
Usonaj helpoj
La usona armeo nomas tiun operacon “Tomodaĉi-operaco” (Amiko-operaco) kaj
multe helpas nin. Mi devus danki Usonon, sed mi ne povas tiel naive danki
ĝin. Ĝi uzas Japanion libere kvazaŭ sian propran militbazon. Ĝi enhavenigas
nukleajn aviadilŝipojn, flugigas avidilojn kun granda bruo kaj okupadas
grandan terenon de Okinavo kiel sian bazon. Al tiu kvazaŭa invadanto la
japana registaro pagas grandan sumon da mono kiel afablan helpon. Al mi
ŝajnas, ke Usono profitas tiun katastrofon por pli agnoskigi al ni sian
ekziston en Japanio.
------
La 3an de aprilo
Ĉu vi vidas esperon?
Venis la nova monato. Ankoraŭ restas multaj farenda?oj: prizorgo pri la
suferantoj, serĉado de malaperintoj, kvietigo de la nukleaj reaktoroj ktp.,
sed samtempe jam estas tempo por konsideri, kiamaniere oni povos rekonstrui
la damaĝitajn urbojn kaj vilaĝojn. Jen estas kelkaj proponoj.
Propono de la ĉefministro
La 1an de aprilo la ĉefministro Kan Naoto publikigis siajn ideojn por
rekonstrui la damaĝitajn regionojn.
1. Ni ne celas simple rekonstrui la damaĝitajn regionojn, sed celas krei la
regionon Toohoku kaj Japanion belegaj per esperplena projekto. Konkrete ni
proponos, ke la loĝantoj translokiĝu al altaj lokoj kaj vizitu la marbordan
fiŝad-rilatantan distrikton kaj ke la novaj urboj estu la plej bona modelo
pri mediprotekto kaj socialbono.
2. Por elkovi la plej bonan projekton kaj efektivigi ĝin la registaro fondos
“Komitaton por la releviga projekto” ĝis la 11a de aprilo, la unumonata
datreveno de la katastrofo.
Pri la stato de la nukleaj centraloj li diris: “Ĝis nun mi ne povas aserti,
ke tiuj estas sufiĉe stabilaj. Certe la batalo por tio estos longa, sed ni
nepre venkos”.
Li menciis ankaŭ pri la nova buĝeto por forigo de ruba?oj, konstruo de
provizoraj domoj kaj multigo de dungoj.
Ĉio por infanoj kaj geknaboj
S-ro Tomijama Kazuhiko, kiu posedas buskompanion en la damaĝita regiono,
jene proponas:
Por rekonstrui Japanion la plej grava estas juĝi ĉion surbaze de tio, ĉu
tiuj planoj estas bonaj aŭ malbonaj por infanoj. Ni lasu ĉion al junaj
generaciuloj, espereble pli junaj ol 30-jaroj. Maljunuloj dediĉu sin al
infanoj kaj forĵetu siajn akiritajn rajtojn por ili. Forto de Japanio
troviĝas en ordinaraj homoj, kiuj volonte sin oferos. Ni profitu tiun
katastrofon por nia glora estonteco.
Kompaktaj urboj
S-ro Umezaŭa Takaaki, kiu laboras por la konsulta kompanio jene proponas:
La regiono Toohoku alfrontas maljuniĝon kaj malmultiĝon de la loĝantoj.
Estas malfacile aŭ ne eble prizorgi ĉiujn, kiuj loĝas dise en la vasta
regiono. Do, ni konstruu kompaktajn urbojn. Unue ni elektu sekurajn lokojn
fore de la marbordo kaj en la mezo konstruu altajn konstruaĵojn, en kiuj
estu urba kaj komerca funkcioj, hospitaloj, maljunulejoj kaj apartamentaroj.
Ĉiuj kompaktaj urboj havu sian propran karakteron, ekzemple kun altnivela
medicino, mediprotekta energicentro, turisma bazo aŭ agrikultura fabriko. Mi
opinias, ke tiu maniero estas la plej bona por la rekonstruado.
La registaro aĉetu inunditan terenon
S-ro Saitoo Hiroŝi 49-jara, kiu laboras en kompanio proponas jene en la
rubriko “Leteroj al la redaktisto”:
La ŝtato aĉetu la terenon en la zono 500 metrojn de la marbordo kaj tie
konstruu kelkvicajn digojn kun arbaro. Ĉe la marbordo estu nur havenoj kaj
fabrikoj pri agrikulturaĵoj. Sur la monteto estu loĝlokoj, urbdomo,
hospitaloj, lernejoj, komercaj distriktoj.
La plej elstara karaktero de tiu ĉi katastrofo estas vasteco de la inundita
tereno. En multaj urboj la plej prospera kvartalo estas perdita. Inundita
tereno estas 443 km2, dum en Kantoo-Tertremo en 1923 perdita tereno estis 35
km2 kaj en Hanŝin-tertremo en 1995 ĝi estis 2,6 km2. Tial oni devas projekti
multe pli grandskale.
Kaj la plej grava estas ŝanĝo de energi-politiko. Se ni plu dependos de
atomenergio en tiu malgranda lando kun multaj loĝantoj, samo certe okazus.
La ĉefministro Kan diris en la konferenco kun la prezidanto de Japana
Komunista Partio s-ro Ĵii, ke estas nepre necese kaj retaksi ĉiujn nukleajn
centralojn kaj diskuti pri la sekureco de atomenergio, rilate al ĝia estonta
uzo.
Kan ofte diras bele, sed kiam li volas plenumi sian planon, intervenas
kapitalistoj, kaj Kan cedas al ili, tial estas nepre necese apogi lin, kiam
li proponas bonajn planojn. La propono “Ĉio por infanoj kaj geknaboj” esta
tre bona, kaj mi hontas pro tio, ke mi timis la eventualan redukton de mia
pensio okaze de tiu katastrofo.