ESPERANTO - GENEVE - REGIONS






La plej bona el la mondoj : Soirée Espèranto,
Samedi 24 janvier au Théatre de Carouge

Découvrez une langue,
apprenez à échanger.
Faites vos premiers pas en espéranto !
18h, Apéro-Espéranto avec líassociation
Espéranto-Genève-Régions.
19h : Candide.

http://www.theatredecarouge-geneve.ch/


Post la kristnaskaj ferioj, la administranto de Théatre de Carouge, Sinjorino Sandra Mills, kontaktis nin por partopreni tem-vesperon ĉirkaŭ la teatraĵo "Candide" adaptita de Voltaire far Yves Laplace. Ili elektis la temon "Espéranto" ĉar Kandid multe vojaĝis, aŭdis plurajn lingvojn kaj vizitis utopian landon, Eldorado.

Ili invitis centon da homoj por aperitivo antaŭ la teatraĵo kaj nia rolo estis saluti ilin en Esperanto kaj iom paroli kun ili por ke ili aŭdu kelkajn simplajn frazojn. Ni preparis por post la spektaklo ludon kiu devis okazi en la baro - temis pri kartojn kun vorto aŭ en la franca, aŭ en Esperanto kaj la ideo estis disdoni la kartojn kaj ke la homoj trovu la kunulon de sia karto. Domaĝe, la vetero estis aĉa - neĝo kaj pluvo - kaj la homoj tro rapide forkuris.

Tamen, la plej interesa momento estis kiam la homoj alvenis, kaj ni salutis ilin - la reago malsamis ! Kelkaj el ili tute ne komprenis, kaj ne sciis en kiu lingvo ni parolis. Alia diris al mi "Estas mirinde, mi ĉion komprenas !" Tiu al kiu mi diris "Post preni viajn biletojn, vi rajtas iri al la baro por trinkaĵo", jes ja, li komprenis! Kaj la trinkaĵo estis verdega koktelo !

La etoso estis tre afable, ili havis bonajn ideojn, ekzemple en la enirejo (aperitivejo) kaj en la baro, estis projektitaj sur la muron la unuan kaj la lastan frazojn de la teatraĵo en Esperanto :

"Jen mi, Kandid. Mi estis sen nomo, je la tago de mia naskiĝo."
"Tio estas bone dirite, respondis Kandid. Sed ni devas kulturi nian ĝardenon."

Dankon al Marie, Gilda, François kaj David pro ilia valora kaj kuraĝa helpo - ni preskaŭ sukcesis atingi egalecon inter viroj kaj virinoj, kiel postulis la organizanto.

Charmian Common



Ĉefpaĝo