ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



<i>Centjariĝa Konkurso 2005 <br> La verkoj de la konkursanoj</i>

Centjariĝa Konkurso 2005 : La temo estis "Ĝenevo aŭ la Lago" (poezio aŭ prozo)
Jen la verkoj de la konkursanoj, kiujn juĝis Claude Piron :

Unua premio

Inter la limŝtonoj

fare de Julien Nicolet

Aliuloj kutime trapasas la limon; mi ŝatas laŭiri ĝin.

Ĉiusabate, la Svisoj aĉetemas malmultekostajn ŝinkon, bieron aŭ meblojn, la Francoj ĉiutage laboras en la internaciema Ĝenevo. Miaflanke, mi promenadas inter la starŝtonoj, jen arbare, jen laŭ la rivereto, jen tra vinberejoj. Kiel ĉiun sennaciemulon, min fascinas la ŝtatlimoj, senraciaj sulkoj de la malnovega nacia historio.

Ĉirkaŭe, oni feliĉas posedi pli ol centkilometran limon. El la katedrala sonorilejo, oni rigardu ĉiudirekten, onia vido nepre renkontos Francion... Unuflanke vastiĝas granda respubliko ĝis la oceano, kaj pli foren - la insuloj disaj super la maroj. Aliflanke, eta montara ŝtato, neŭtralema, singardema kaj sinrigardema. Kaj ĉi tie, inter la aŭtunaj folioj, la limo. Sed kompreneble, videblas nenia malsimileco inter la franca kverko kaj ĝia svisa najbaro. Kial ĉi tie, kaj ne dek, cent, mil metrojn pli foren? Absurde!

Hodiaŭ, neniu ĝenemulo malebligas piedirulon trapaŝi kie ajn la limon. Certe, foje staras tabuloj timigetaj : ruĝa cirklo ĉirkaŭante nigran homan silueton. Verdire, mi neniam renkontis doganiston, kiu malproksimiĝis pli ol dudek metrojn el sia veturilo. For el la stratoj, sentiĝu libera!

Inter Valleiry kaj Chancy, la linio disigas belegan profundan arbaron. Oni trapaŝas la rivereton Laire kaj poste la Longet. Ofte renkontiĝas kapriuloj aŭ aproj, kiuj ne konscias pasante la limon, ke, svise protektitaj, ili iĝas laŭleĝe pafeblaj en Francio.

Ĉe Vers-Vaux, la pado krute malsupreniras laŭ simplega ligna ŝtuparo. Se oni atente observas maldekstren, inter la folioj, oni malkovras aron da rustaj pikdratoj interplektitaj kun radikoj. Ilin metis tie la faŝistaj italaj soldatoj, kiam Savojo estas okupaciita de Mussolini, en 1942.

Ĉi loke mi konscias, korpremite, pri tiuj, kiuj strebis pasi Svislanden, nokte, ilia menso ŝirata de timo. Mi ankaŭ konscias pri tiuj, kiuj, nuntempe, vivriske, trairas montegojn, riverojn, markolojn.

Se almenaŭ la ŝtatlimoj estus ĉie nur sendanĝeraj absurdaĵoj...



Nur estis asignita la unua premio. Jen la aliaj tekstoj, laŭvice de eldono en Braskifolio :

La ĝeneva praoraĝo - proza deliraĵo
fare de Roberto Frey

Tiam en Ĝenevo regis konkordo kaj afableco. La nepra, ĉiama akurateco estis la sola deviga leĝo. Tra la horloĝmetiejoj la loĝantoj hastis aŭ lantis laŭ la kondiĉita reflekso konsultadi siajn brak, brust, aŭ poŝhorloĝojn. Ties oftaj streĉadoj grincis meze de la ĉiea gajeco. Apud, la gnomoj amasis kestojn plenplenajn je sestersoj, orluizoj, markoj, rubloj, kotopo-mono. Tage, nokte, ili anhelis ti-tuf, ti-tuf staplante la riĉaĝojn en subterajn bunkrojn.

La nepre bezonataj pramoj transirantaj la Rodonon ofte lamis pri strikoj, paneadoj kaj akcidentoj. Ĉiuj tediĝis pri tio. Tial la urbestrarano petis la famajn Gallojn Asterikso kaj Obelikso konstrui ponton ĉe la elfluejo de la lago. Helpe de la spertega inĝeniero Efelikso (luteciano mi petas!) kaj de fortiganta sorĉa trinkaĵo, ili alportis ŝtonegojn el la minejo Salevo. Idefikso, la hundeto, mordis la surojn de la sklavigitaj Vaŭdanoj por inciti ilin al la servuto. Ho-ruk Ru-So, pelante, tirante la blokojn ili firmstakis la mezpilieregon kiun oni baptis Insulo Russo. Notinde, hodiaŭ, sociakaŭze oni farus tri pilieretojn. Sed la gastlaboristaj maristoj Garibadio kaj Donkihoto kontraŭis la projekton. Ili kolektis subscribojn, starigis popolan iniciaton. La votacio okazis senpere. La najnsageroj (nedirantoj) venkis. Malgraŭ tio ili naskigis la helvetan demokration.

Asterikso ekkolerbolis, vokis la dolĉegan Eksplodikson. Ili detruis la pramfloton piroteknike. Oni finpretigis fulme la ponton kiu ankoraŭ nun efikas. Cetere, de tiam, antaŭ ol prokrasti aferon la ĝenevano kutimas konvinkigi sin ĉu la lago ne ekflamiĝis. Sed la damnitaj, malicaj Galloj venenis la purajn helvetajn korojn. Anarkio kaj dekadenco kreskigis subpremajn leĝojn. Tiel finiĝis la ĝeneva bedaŭrita praoraĝo.

Noto de la aŭtoro: Mi petas pardonon al la Ĝenevanoj kaj Vaŭdanoj ĉar mi volas ofendi neniun. Kontraŭe, nenion indulgencon por la abomenindaj Galloj kiuj cetere fariĝis intertempe ankaŭ "najnsageroj".


Bildetoj de l'Lago
fare de Charmian Common

Brilaj lumoj
fajre speguliĝas en la nigra polurita lago.
Feina Ĝeneva nokto.


Akvo sprucas alten en la ĉielon,
falas kvazaŭ nupta vualo
arko-ĉiela kolorita
fandante kun la blua lago
kaj la vento forblovas la gutojn.


Veloj dancas super la ondoj,
morne miaŭas la mevoj
ludandaj kun la vento.
Anasoj kvakante petis panon,
Cignoj - majestaj - formas procesion.
Kal la lago bluas, rivalante la ĉielon
bele, belege.


Alia verko estos aldonita post eldono, kaj ankaŭ du "krom-konkursaj" verkoj.



Ĉefpaĝo