ESPERANTO - GENEVE - REGIONS    
ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



KUIRADO



Tavoligitaj terpomoj
Hungario

Enhavaĵoj

1.5 kilogramoj da terpomoj (enŝele kuiritaj)
4 malmole kuiritaj ovoj
100 g da paneretoj
70 g da butero
300 g da acida kremo
150 g da ŝinko aux fumaĵita kolbaso (ete tranĉita)
salo, pipro

1 Tranĉu en maldikajn diskojn la senŝeligitajn terpomojn.

2 Parton de la butero uzu por ŝmiri konvenan fajrorezistan ujon. Kovru la fundon per paneretoj kaj dismetu la rondajn terpom-tranĉaĵojn en tri vicoj.

3. Surmetu ovo- kaj kolbaso-tranĉaĵojn, supkulerojn da kremo kaj denove paneretojn.

4. Refaru, ĝis ĉio elĉerpiĝas.

5. La supra tavolo estu terpomoj sur kiujn vi metu la reston de la kremo, de la butero kaj de la paneretoj.

6. Ŝovu en mezvarmon bakfornon kaj lasu ĝin dum 20 minutoj.

Manĝu varma, prefere kun laktuko.


Omleto "Tertia Bennett"
Britio

Enhavaĵoj

4 ovoj
senostigita malmutekosta blanka fiŝaĵo, eble moruo : 200 g
1 tekulero da faruno
60 g da ordinara kuireja fromaĝo
50 g da butero
salo kaj pipro laŭ gusto
200 ml da ne densega kremo

-------

1 Vaporkuiru la fiŝaĵon inter du teleroj super bolanta akvo.

2 Sur la fiŝaĵo estu du tekuleroj da butero ka sufiĉa kremo por kovri (ne bani) ĝin. Daŭros ĉirkaŭ 10 minutojn.

3 Bone dispecigu kaj miksu la fiŝkarnon kun la butero, kremo, plus salo kaj pipro.

4 Preparu per la restanta kremo kremsaŭcon, jen:
. en eta kaserolo fandu kuleron da butero, enkirlu la restantan kremon, kaj salon kaj pipron laŭ via gusto.
. kirladu tre atente.

5 Miksu la fiŝaĵon kun la batitaj ovoj. Fritu la omleton kaj finpreparu ĝin tiel:
. fandu iom da butero en dika pato, se eble speciala omletpato.
. kiam la butero estas varmega (sed ne bruliganta!), enverŝu la miksaĵon kaj fritu kiel kutime.
. Ne faldu la omleton, sed, kiam ĝi estas preta, glitigu ĝin sur fajrorezistan teleron.
. Surverŝu ĝin per la kremsaŭco, surŝutu per raspita fromaĝo kaj iom brunigu sub la kradorostilo.

Manĝu tuj!



Ĉefpaĝo