ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



NOVAĴEROJ


NOVAĴEROJ


Lingvo de Paco - pliaj novaĝoj el Afriko (vidu ĉi-suben)

En la tuta aŭgusto 2005 kaj en la unuaj 10 tagoj de septembro la konata ĉe-instruistino Tereza Kapista, el Beogrado (Serbio) gvidis kursojn pri Esperanto en Burundio. La kursoj okazis kadre de la iniciato 'Lingvo de paco', de UEA (Universala Esperanto-Asocio). La kurson partoprenis lernantoj de Kongolo, Burundio kaj Tanzanio.

Estas bone memori ke Burundio estas unu el la centroj de la militantaj landoj en la laga regiono de centra Afriko. Finance subtenis la seminariojn Fondaĵo Espero de UEA kaj Fondaĵo Hans, memoriganta pri Hans Ten Hagen, unu el la plej aktivaj nederlandaj esperantistoj, kiu okupiĝis pri instruado. En la burundia urbo Buĵumburo, la kursfinintoj sumis entute 73 personojn. En Rumongeo, pli malgranda urbo, la scenoj de entuziasmo pro la alveno de instruisto de Esperanto estis ankoraŭ pli grandaj. Ankaŭ tie la nombro de kursanoj estis 70 kaj ili lernis en 4 grupoj.

La loka Esperanto-grupo per libervolaj donacoj aĉetis 2 kaprinojn kaj planas aĉeti ankoraŭ du. Post unu jaro ili eble multobliĝos. Ankaŭ Tereza Kapista aĉetis unu kaprinon por la klubo. La prizorgado de la kaprinoj celas provizi la klubanojn per mono por aĉeti librojn, skribilojn, revuojn ktp, kaj ankaŭ por helpi pagi materialojn aĉetendajn por viziti la ordinarajn lernejojn. En la sama periodo oni fondis Association Nationale d'Esperanto au Burundi (la landa E-asocio), kiu jam havas klubojn en 4 urboj en la afrika lando. La instruistino proponas, ke esperantistoj gratulu per bela bildkarto el sia urbo pro la fondiĵo de la nova asocio.

Krome, Tereza Kapista atentigas ke la nova asocio bezonas ĉion, ĉefe lerno-kaj inform-materialon en la franca, kaj ke ĝi estos tre danka pro sendado de tia materialo. Alternative oni povas donaci al la konto de la asocio ĉe UEA (kodo: aneb-d) por tiu celo. Por pliaj informoj, bv. kontakti la Centran Oficion de UEA.

Fonto: Ĝangalo, Septembro 2005.




Kajto ricevis prestiĝan premion

La estraro de la Germana FAME-Fondaĵo ĉi-jare aljuĝis sian 9-an kulturpremion al la konata muzikgrupo Kajto. Tiel la unuan fojon muzikartistoj ricevas la premion kiu valoras 5.000 eŭrojn. La ĝisnunaj premiitoj estas: Kultura Centro Esperantista/C.D.E.L.I., Ito Kanzi (Ludovikito), Richard Schulz /Bruno Vogelmann, Heroldo de Esperanto, Spomenka Ŝtimec, Marjorie Boulton, William Auld kaj la aŭtoroj de Adoru, la pastroj A.Burkhardt, B. Eichkorn kaj A. Kronenberger.
La kvar kanzonistoj de Kajto ricevas la premion pro siaj atingoj "kiel sukcesaj ambasadoroj de la Esperanto-kulturo en kaj ekster Esperantujo". La premitransdono okazos oktobre en la urba biblioteko de la sudgermana urbeto Aalen en ĉeesto de la urbestro, estrarano de la sponsora banko, invititaj gastoj kaj la loka gazetaro.
Fonto: Libera Folio, aŭgusto 2005.



Agado kontraŭ aidoso en Maroko

Dum elsendo de franca radio France-Culture, estis intervjuita maroka kuracisto, Hakima Himmich, kiu ekde multaj jaroj luktas kontraŭ aidoso en Maroko. En 1986, Doktorino Hakima Himmich fondis la Marokan Asocion de Lukto kontraŭ aidoso. Ŝi estras la servon pri infektaj malsanoj en la Unversitata Hospitalo de Kasablanko kiu kuracadas la plej-multon de la homoj kiuj malsanas je aidoso en la lando. Ŝi konstatis ke, krom la problemo de havebleco de taŭgaj medikamentoj, tiu malsaneco prezentas apartajn problemojn en tiu socio, specife pro la tabuoj ligitaj al prostitucio kaj samseksemo.

Doktorino Himmich kreis imagoplenan sistemon por atingi la homojn kiuj riskas kapti la malsanon. Ŝi konstatis ke artikoloj en ĵurnaloj kaj televid- kaj radio-elsendoj ne vere atingas la homojn kiuj bezonas esti informitaj. Do ŝi decidis kontakti prostituinojn kaj dungis kelkajn por trejni ilin por ke ili povu eduki la aliajn. Sed ŝi malkovris ke kiam la policistoj arestis ilin, ili konfiskis kondomojn, kiujn ili uzis poste kiel pruvo kontraŭ ili.

Mirinde, ŝi sukcesis havi intervjuon kun la reĝo Mahometo la 6a, kaj post priskribi tiujn problemojn al li, ŝi povis kunveni kun la ĉefo de la polico, kiu konsentis ŝanĝigi la labormetodojn de la policistoj. La dungitaj prostituinoj nun ricevas specialan karteton por identigi ilian rolon en prevento de aidoso.
Fonto: France-Culture, la 2-a de Aŭgusto 2005, matenprogramo.


Esperanto en Usono

Multaj homoj ne scias ke Esperanto ankaŭ vivas kaj viglas en Usono! Por pli sciigi pri la usonaj agadoj, vidu la retejon http://www.esperanto-usa.org/events.html.





Esperanto en la Eŭropa Parlamento

Dum tuta tago, kuraĝa interpretisto tradukis prelegon en Esperanto. La 9-an de decembro 2003 okazis konferenco de la itala Radikala Partio, kaj aranĝis la aferon Giancarlo Dell'Alba, membro de la Eŭropa Parlamento. Temas pri Tsirimokos Angelos, kiu devenas de Grekujo kaj loĝas en Italujo. La kongreso ankaŭ lanĉis iniciativon pri Esperanto en Italaj lernejoj. Konvinkita de la Itala Esperanto Radika Partio, la Ministro pri Edukado, Letizia Moratti intencas ankaŭ proponi al la aliaj 24 Ministroj de Eŭropa Unio enkonduki Esperanton en lernejojn, unue celante junulojn de 16 ĝis 18-jaroj.
Fonto: Elizabeth Stanley, Update, EAB, julio-septembro 2004



Esperanto en Afriko

UEA subtenas projekton por ebligi rektan interkontakton inter anoj de malsamaj gentoj en la koro de Afriko, kie militoj lastatempe faras multajn viktimojn. La projekto estas Lingvo de paco - Ururimi rw'Amajoro. Temas pri kampanjo kiu celas kunligi esperantistojn el la malsamaj militantaj gentoj de Burundio, Ruando kaj Orienta Kongo (la tiel nomata regiono de la grandaj lagoj), kiuj instruas Esperanton al siaj samgentanoj por organizi post unu aŭ du jaroj grandan intertriban, interetnan kaj interlandan renkontiĝon de esperantistoj en Buĵumburo, Burundio.

Instruado de Esperanto jam okazas surloke. Nun aperis instruistino preta vojaĝi tien, ne sen personaj riskoj, ĉefe por instrui Esperanton pli bone al instruistoj. UEA kreis fondaĵon por helpi pri la kostoj de tiu kampanjo - la Fondaĵo Espero, konto "Lingvo kaj Paco". Se vi volas kontribui al tiu fondaĵo, vidu en la Jarlibro de UEA aŭ sur la retejo de UEA, aŭ simple skribu al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Fonto: Renato Corsetti, Update, EAB, julio-septembro 2004.



Se vi deziras kontribui erojn al tiu paĝo, bonvolu sendi al mi viajn proponojn: charmian@tiscali.fr


ĉefpaĝo