ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



SPECIALAĴOJ

SPECIALAĴOJ


Prelego de Barack Obama en Berlino, Germanio 24a de Julio, 2008.


KONSILIO PRI HOMAJ RAJTOJ
KVARA SESIONO, 12-a de marto ĝis 5-a de Aprilo 2007

Deklaracio submetita de la Universala Esperanto Asocio (UEA)


Lingvaj rajtoj estas tre gravaj por ĉiuj popoloj, ke ili estu grandaj aŭ malgrandaj. Tiu rajto devas esti protektita ĉefe por malgrandaj grupoj. La Universala Esperanto Asocio (UEA) subtenas minoritatajn lingvojn ekde pli ol 100 jaroj.

La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon ne nur estas grava por ilia kulturo, estas nepra por ilia psika evoluo. Jam estis demonstrata ke se infanoj de novaj enmigrantoj daŭrigas sian edukadon dum unu aŭ du jaroj uzante sian propran lingvon antaŭ ol integri lernejon de ilia nova lando, ili lernas la novan lingvon pli rapide kaj havas malpli da psikaj problemoj por fari la transiron. Lerni per bone konata lingvo estas fundamenta rajto de ĉiuj infanoj en ĉiu lando de la mondo.

Ankaŭ estas grava ke homoj kapablu komuniki je diversaj niveloj. UEA rekomendas lerni 2, 3 aŭ 4 lingvojn, laŭ la cirkonstancoj, t.e.
1. la gepatran lingvon
2. la regionan lingvon, se malsama
3. la nacian lingvon, se malsama kiel la du unuaj
4. internacian lingvon, kiu ne apartenas al unu sola nacio - tio estas Esperanto.

Esperantistoj scias, ke kiam multnacia grupo uzas neŭtran, komunan lingvon, la kvalito de komunikado estas ege aparta. La fina celo de Esperanto estas pliigi pacon inter homoj pere de plifacila kaj pli justa komunikado. Uzo de komuna lingvo evitas situacion kie homoj kiuj uzas sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon sur la aliaj.

Ni dezirus ke la Unuiĝintaj Nacioj pripensu tiun temon vid-al-vide de siaj propraj kunvenoj. La diferenco estas tre evidenta kiam oni aŭdas partoprenantojn kiuj sin esprimas en la angla, la franca kaj la hispana kiam ĝi estas la dua aŭ la tria lingvo. Kiam parolanto ekparolas uzante la gepatran lingvon, ofte la diferenco estas impresa - iliaj paroloj havas multe pli da pezo kaj allogas multe pli da atento ol parolanto kiu parolas fremdan lingvon.

La granda espero de Esperantistoj estas ke la mondo iĝu pli pacema loko, kaj ni kredas ke efika komunikado ludas grandan rolon por atingi tiun celon.

Referenco: Deklaro de Rajtoj de Homoj kiuj apartenas al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj aŭ Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo resolucio 47/135 de la 18-a de Decembro 1992. http://www.unhchr.ch/html/menu3/b/d_minori.htm

----------------------
Por la originalaj tekstoj, vizitu la retejon :
http://ap.ohchr.org/documents/sdpage_e.aspx?b=10&se=67&t=7
kaj Raporto de UEA Simpozio pri Lingvaj Rajtoj, 24-a de aprilo 2008




Internaciigado de Amazonio

Internaciigado : Ege trafa respondo farita de la brazila Ministro pri Edukado pridemandita de studentoj en Usono. Transdoninda teksto, pro tio, ke ... la usona gazetaro rifuzis publikigi ĝin.

Dum debato en usona universitato, la brazila Ministro pri Edukado, Cristovam Buarque, estis pridemandita pri sia opinio rilate al internaciigado de Amazonio. La juna usona studento komencis sian demandon asertante, ke li esperas respondon de humanisto, sed ne respondon de Brazilano.

Jen la respondo de Sinjoro Cristovam Buarque :

Fakte, kiel Braziliano, mi tutsimple konstraŭstaros internaciigidon de Amazonio. Kia ajn estas la atento-nesufiĉo fare de niaj registaroj pri tiu komuna heredaĵo, ĝi estas nia.

Kiel humanisto, konsciante pri la difekto-risko de la ĉirkaŭa medio, pri kiu suferas Amazonio, mi povas imagi, ke Amazonio estu internaciigita, cetere, same kiel ĉio, kio estas grava por la tuta homaro. Se, nome de humanista etiko, oni devus internaciigi Amazonion, tial oni devus internaciigi ankaŭ la naftrezervaĵojn de la tuta mondo.

La nafto estas tiel grava por la komforto de la homaro, kiel Amazonio estas por nia estonteco. Malgaŭ tio, la mastroj de la naftrezervaĵoj arogas al si la rajton plialtigi aŭ malaltigi la pumpadon de nafto, same kiel plialtigi ties prezon.

Sammaniere, oni devus internaciigi la financan kapablon de la riĉaj landoj. Se Amazonio estas rezervaĵo por ĉiuj homoj, ĝi ne povas esti forbruligita laŭ la bonvolo de sia posedanto aŭ de iu lando.

Bruligi Amazonion estas tiel grava, kiel senlaboreco provokita de arbitraciaj decidoj fare de spekulantoj en la tutmonde trudita ekonomio. Oni ne povas lasi forbruligi entute la financajn rezervojn de landon, nur por plezurigi spekuladon.

Antaŭ Amazonio, mi ŝatus asisti al internaciigo de ĉiuj grandaj muzeoj en la mondo. La muzeo Louvre ne devas aparteni al la nura Francio.

Ĉiu muzeo en la mondo estas gardejo de la plej valoraj ellaboraĵoj produktitaj danke al la homa genio. Tiun kulturan heredaĵon, same kiel la naturan heredaĵon de Amazonio, oni ne povas lasi en manipulado kaj detruado de fantaziaj ĉu sola posedanto, ĉu sola lando.

Antaŭ kelkaj tempoj, japana riĉulo decidis enterigi kun si grandmajstran pentraĵon. Antaŭ ol tio efektiviĝas, necesus internaciigi tiun majstraĵon.

Dum ĉi-tiu renkontiĝo okazas, UN-o organizas Forumo de la Jarmilo, sed la Prezidantoj de iuj landoj spertis malfacilaĵojn ĉe la usonaj landlimoj. Pro tio mi opinias, ke necesus internaciigi Nov-Jorkon, sidejon de la UN-o. Almenaŭ Manhattan devus aparteni al la homaro, cetere, same kiel Parizo, Venecio, Romo, Londono, Rio de Janejro, Braziljo, Recifo, ĉiu urbo, kun ties aparta beleco kaj ties historio en la mondo devus aparteni al la tuta mondo.

Se Usono deziras internaciigi Amazonion, pro la risko kuŝanta en la fakto, ke tiu regiono restadas sub la prizorgado de la Brazilanoj mem, tial on internaciigu ankaŭ la tutan nuklean arsenalon de Usono. Eĉ se nur pro tio, ke tiu lando kapablas uzi tiajn armilojn, kiuj provokus detruadon milfoje pli ampleksan ol la priplorindaj incendioj de la brazilaj arbaroj. Dum siaj debatoj, la nuna kandidatoj pri la usona prezidanteco subtenis la ideon de internaciigo de la flaŭ raj rezervaĵoj en la tuta mondo havu eblecon kaj manĝi kaj viziti lernejon.

Kiam la registroj de la mondo traktos la malriĉajn infanojn el la tuta mondo kiel Homaran Heredaĵon, ili ne lasos ilin labori, kiam ili devus viziti lernejon; ili ne lasos ilin morti, kiam ili devas vivi.

Kiel humanisto, mi akceptas defendi la ideon de internaciigo de la mondo. Sed ĝis kiam la mondo traktas min, kiel Brazilianon, mi luktos por ke Amazonio estu nia. Kaj nur nia!

Esperantigis : Jean-Yves Santerre por Sago




UN Special - Revuo de internaciaj funkciuloj : October 2004
Mallongigo de la eldonita artikolo

Justa solvo de lingva problemo

Esperanto

Charmian Common
- antaŭa dungitino de la Monda Organizo pri la Sano


"Esperanto? Mi kredis ke ĝi jam malaperis!"
"Estis bona ideo - domaĝe ke ĝi ne sukcesis."
"Ho, Esperanto! estas mirinda, vi devus fari pli da reklamo!"
"Sed ĝi ne havas kulturon."
"Ĝi ne enhavas multe da vortoj, ĉu ne?"

Tiuj ĉi estas ekzemplaro de la komentoj kiujn ni aŭdis dum la Ĝeneva LibroFoiro 2004, kie la loka Esperanta grupo havis malgrandan budon, je la rando de la Alterna Vilaĝo.

Fakte, male ol malaperi, Esperanto spertas grandan reviviĝon, ĉefe dank' al interreto. Ekzistas multe da viglaj retejoj, inter kiuj kelkaj proponas senpagajn kursojn por komencantoj, kaj viglan korespondan servon pere de kiu oni povas komuniki kun esperantistoj en la tuta mondo. Esperanto aĝas pli ol 100 jaroj kaj estas vere ke ĝia populareco kreskis kaj malkreskis trans la jaroj. Kutime oni donas kiel kaŭzo de la manko de ĝia sukseso la superecon de la angla lingvo, tamen lastatempe oni pli kaj pli agnoskas ke la angla ne estas tiel universale parolata kiel oni diras, kaj cetere ke lerni ĝin ne estas facila afero.

Mi interesiĝis al Esperanto kiel komunikilo en la organizoj - specife mia eksdungisto, la Monda Organizo pri la Sano - ĉar tiu ŝajnas tiom teneca problemo. La fakuloj kiuj laboras por MOS kutime estas specialistoj pri specifaj sanproblemoj kaj eble ne havas talenton por lerni fremdajn lingvojn. Ili multe vojaĝas kaj ne povas fari kursojn senmanke. Mi decidis ekkoni la lingvon por ekscii ĉu ĝi vere estas facile lerni aŭ ne, kaj je mia granda surprizo mi malkovris tre allogan lingvon kun mirinda kaj bele logika gramatiko - ja estas la unuan fojon ke mi alkroĉis al lingvo pro ĝia gramatiko! Esperanto estas tre amuza kaj ridiga lingvo - ĝia humuro estas aparta kaj malofte okazas ke oni konversacias en Esperanto sen multe da ridado.

Post fini la senpagan kurson per Interreto, mi decidis informiĝi pri lokaj esperantistoj, kaj helpe de Interreto, malkovris lokan grupon, Esperanto-Grupo La Stelo Genève, kiu kunvenas monate, kaj klasojn en la Popola Unversitato de Ĝenevo por komencantoj kaj progresantoj. Post mia interret-kurso, mi povis komenci je la progresanta nivelo. Fine de la lernej-jaro, kiam ni alfrontis 4 monatoj da ferioj, mi proponis ĉiu-semajnan konversacian grupon por komencantoj, ĉar mi bezonis plibonigi la parolantan lingvon, kaj mi ankaŭ partoprenis ses-tagan kurson de totala enmergiĝo en Britujo - tio estis ege amuza! La konversacia grupo multe helpis min, kaj post 2 jaroj ĝi vigle daŭras.

Vere estas facile lerni Esperanton - esceptoj ne ekzistas kaj post oni regas la 16 regulojn kaj akiras sufiĉe grandan vortprovizon oni povas pratiki la lingvon nur uzante la regulojn. Mi dirus ke post unu jaro mi atingis nivelon sufiĉan por facile kompreni, legi kaj skribi, kaj mi sufiĉe bone parolas por elteni konversacion pri iu ajn temo sen reveni al la angla aŭ la franca. Finfine, mi malkovris pli altnivelan konversacian rondon en Ĝenevo kiun gvidas tre eminenta Esperantisto kiu bonŝance estas najbaro - Claude Piron. Kelkaj el vi eble memoras lin, ĉar antaŭe li estis interpretisto/tradukisto ĉe UNO kaj MOS. Li skribis multe da libroj en Esperanto, inter kiuj nombro da instru-libroj.

Okazas multe da kunvenoj de Esperantistoj tra la tuta mondo, la plej granda estas la Universala Kongreso. Mi partoprenis tiun de 2003 en Gotenburgo, Svedio, kaj estis magia sperto - ĉeesti grupon de ĉirkaŭ 2000 homoj el 62 landoj kaj povi kumuniki kun ĉiuj! Mi parolis kun homoj de Japanio, Ĉinio, Ruslando, Italio, Svedio, Norvegio, Finlando kaj aliaj - ĝuste kvazaŭ mi havis babelfiŝon en la orelo! (vidu : La gvidlibro de petveturanto tra la galaksio de Douglas Adams - intergalaktikaj vojaĝantoj nur glitas babelfiŝon en la orelon por komuniki kun aliaj loĝantoj de la galaksio). La plej bona afero estas ke kiam oni paneas, ĉiuj helpas unu la alian trovi la bonan vorton aŭ la ĝustan gramatikan formon - oni ne sentas sin stulta ĉar ni ĉiuj estas en la sama boato.

Esperanto estas ege versatila kaj praktika lingvo - la celo estas uzi la lingvon kiel komunikilo, do oni atendas ke ni uzu ĝin tuj - oni ne faras multajn koncesiojn por komencantoj! Tio ne signifas ke ĝi ne havas kulturan flankon - tute ne! Ekzistas riĉegan literaturaron, enhavante multajn poeziojn, romanojn, ekz. sciencfikcion kaj detektiv-romanojn, skribitajn rekte en Esperanto, kaj ankaŭ kelkajn brilajn tradukojn - ekzemple, Hamlet (tradukita far Zamenhof mem), La Ĉashundo de la Baskerviloj de A. Conan Doyle (tradukita far William Auld, tre eminenta skota verkisto), La Eta Princo, La Granda Meaulnes, Tincjo, Asterikso, i.a. Ĝi ankaŭ malfermas fenestron al literaturo kiu ne estas facile havebla en angla traduko - mi malkovris interesajn skandinavajn kaj orientajn verkistojn. La praktika flanko de la lingvo estas elmontrita per la pli ol 1000 terminologiaj vortaroj eldonitaj ĝisdate.

Jam estis pruvita ke infanoj kiuj lernas esperanton pli facile lernas aliajn lingvojn - Claude Piron komencis lerni Esperanton kiam li estis 12-jara kaj poste lernis la ĉinan (inter aliaj lingvoj!) post kiam Ĉina knabo kun kiu li korespondis esperante vekis lian intereson pri tiu lingvo. Instruistino kiu vizitis nian budon ĉe la Ĝeneva LibroFoiro invitis la Ĝenevan grupon prezenti malgrandan ekpozicion en Ĝeneva lernejo en Junio 2004. Ŝi promocias la enkondukon de Esperanto en lernejoj ekde 7 jaroj, antaŭ ol ili alfrontas la germanan kaj la anglan - du ege malfacilaj lingvoj kiuj ofte provokas mensan blokon ĉe infanoj kiuj ne havas talenton por lerni fremdajn lingvojn.

La Eŭropa Unio nuntempe havas dudek "oficialajn" lingvojn kaj bezonas grandegan monsumon por tradukado kaj interpretado. Verŝajne, la angla iĝis komunik-lingvo. Tio signifis ke multe da homoj havas malavantaĝon kiam ne estas ilia gepatra lingvo. Mistradukoj kaj misinterpretoj abundas, kompreneble kiam temas pri tiom versatila lingvo. Plie, tiu situacio ne estas tre justa, ĉu ne? La Unuiĝintaj Nacioj fartas pli bone kun "nur" 6 oficialaj lingvoj. Do, ni bonŝancas ĉu ne, ĉar ni havas alian eblecon - Esperanto ekzistas, jam milionoj da homoj tra la tuta mondo uzas ĝin, kaj je la aĝo de preskaŭ 120 jaroj, ĝi certe plenkreskis.

La artikolo estis verkita en la angla, enesperantiĝis la aŭtorino.

La tuta artikolo en la angla


Teksto de Federiko Major, Prezidanto, Kultura Fondaĵo por Paco kaj eks-Ĝenerala Direktoro de UNESCO ĉefpreleganto ĉe la Kunveno pri Reformo de Internaciaj Institucioj kiu okazis en Ĝenevola 20-an kaj 21-an de Novembro 2006

Por pli da informoj, vidu la jenajn retejojn:
http://www.ubuntu.upc.edu/
http://www.reformcampaign.net/index.php?lg=fra
http://www.fund-culturadepaz.org/PEACE.htm

Por rememorigi la Universalan Deklaron de Homaj Rajtoj


Manifesto favore al vivo, paco kaj egaleco


Laŭ la Organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo de la UNO (FAO/ONA), 35 000 infanoj mortas pro malsato ĉiutage. Tio konstituas genocido je teruraj proporcioj, kiujn ni observas tage kun apatio. Samtempe, oni kalkulas ke 2,800 milionoj da dolaroj estas elspezitaj tage por armiloj, dum Usono kaj Eŭrop-Unio disdonas subvenciojn kiuj sumiĝas je 800 milionoj da dolaroj ĉiutage. Mono por kuraci aidoson ne disponeblas, dum grandagrade la tutmonda ekonomio estas regata de profitoj de la industrio de armea milito. Estas necese ke ni disdividu riĉecon pli juste. Ne ekzistas pli bonan bredad-medion por radikaleco, malamikeco kaj agreso, ol humiligo kaj ekskluado. Perforto neniam estas justigebla, sed ĝiaj originoj nepre estu zorge ekzamenitaj.

Anstataŭ plifortigi plurflankismon kaj doti al la Unuiĝintaj Nacioj la rimedojn kaj la aŭtoritaton por efektivigi tutmondan evolu-planon kiu profitu al ĉiuj, oni daŭre ekspluatas la naturajn rimedojn de iompostiomaj plimalriĉigitaj landoj, kaj iliaj civitanoj estas devigataj elmigri en cirkonstancoj kiuj ofte ofendas ilian dignon. Vera demokratio ne povas esti konstruata aŭ firme establita per kaptitaj voĉdonoj kaj blinda obeemo kaj timo. La plej grandaj defioj kaj malegalecoj ĉiuflanke ne povas esti pritraktitaj per militoj pro avideco, montroj de forteco, armeaj frapoj kaj invadoj bazitaj sur intereso, ligitaj al ekonomio kaj energio; la rezulto estas spiralo de perforto, de agoj kaj reagoj, de intervenoj kaj reprezalioj.

Registarestroj abdikigis siajn politikajn respondecojn, anstataŭante al universalaj valoroj la leĝojn de la bazarplaco. La rezulto nun estas koncentriĝo de riĉeco en tre malmultaj manoj, kaj plu larĝiĝanta socia kaj ekonomia divido inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

NE AL MALRIĈECO! Per voko auŭdata tra la mondo, ni nepre demandu ke niaj registarestroj donu prioritaton al plenumo de la Jarmilaj Evolu-Celoj. Ni nepre forlasu komplezon, kaj persone engaĝiĝu.

Ni denove proklamu ke ni ne pravigas atakojn aŭ perforton, kia ajn ilia origino. Ni kondamnas ĉiujn terorismojn: ĉu terorismo de grupoj kaŝitaj en la ombro, ĉu ŝtata terorismo. Torturo kaj kruela, degrada puno estas uzataj en konstanta malobservo de internacia kaj homara leĝo.

La internacia komunumo devas ĉesigi tiajn barbarajn agojn kaj amasbuĉadojn. Kiel proklamita en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la popoloj - ĉiuj popoloj - devas havi la eblecon decidi sian sorton. Urĝas ke ni unuigu la voĉojn de ĉiuj popoloj de nia tero por diri SUFIĈAS! NE AL MILITO KAJ PERFORTO.

Ni tro longe mutis, sed tiu silento nepre ĉesu. La popoloj nun ekparolos. Milito estas tragedio por ĉiuj. Urĝas ke ni senarmiligu tiun racion de la armiloj. Hodiaŭ pli ol iam ajn ni bezonas la kapablon dialogi kaj interligi, engaĝiĝo al paca solvo de konfliktoj, kunhelpajn sintenojn de interkompreno kaj interrespekto, per la realigo de homaj rajtoj en nia ĉiutaga vivo.

Necesas ŝanĝi nian nuntempan agmanieron per kolektivaj agadoj, estigante solidarecon inter ĉiuj popoloj. Urĝas ke intelektuloj, artistoj, edukantoj, fakuloj forlasu sian pasivan sintenon kaj ekagu. Nur tial iĝos kredeble iliaj verkoj kaj paroloj, kaj tio ebligos ilin aldoni iliajn strebojn al tiuj de aliuloj kiuj celas ĉesigi la frenezon de milito, alfrontado kaj perforto.

Estas nun la vico de la popoloj! Kaj ĉefe, la vico de tiuj junuloj, viroj kaj virinoj kiuj kredas ke alia mondo eblas. Publikaj instancoj kaj la amaskomunikiloj nepre helpu la civitanoj de la mondo finfine ĉesi nur esti spektantoj kaj iĝi aktivaj kaj ekagi por desegni la estontecon. Registarestroj, parlamentanoj, municipaj konsilianoj - ĉiuj havas apartan respondecon konkretigi tiun historian ŝanĝon.

Ankaŭ alvenas la tempon por eĉ la plej diversaj kulturoj kaj religioj, kunligitaj en sia esence propra solidareco kaj amo al siaj kunuloj, aktive partopreni je la antaŭa vico al la streboj por savi homan dignecon.

Ĉiuj popoloj nepre aliĝu al socia, kultura, politika kaj spirita rezistaj movadoj, rifuzantaj kunlabori kun perforto kaj maljusteco, kaj unuiĝintaj kun aliuloj por denunci la respondeculojn de superregado kaj doloro kiuj afliktas homaron.

Ni nepre stariĝu por paco kaj marŝu antaŭen cele al novaj horizontoj de vivo - ne al morto. Super ĉio, tiu estas nia espero.

Konsiderante la supraĵan tekston, kaj celante estontajn generaciojn, ni voku ciujn kiuj estas egale koncernitaj montri sian subtenon por paco per ĉiuj haveblaj rimedoj, ĉu vivantaj ĉu virtualaj.

NE AL MILITO KAJ PERFORTO!
JES AL PACO KAJ JUSTECO!


Dum 24 horoj, tra la mondo ni manifestacios pervoĉe aŭ per amaskomunikiloj la 10-an kaj 11-an de Decembro 2006, por rememorigi la Universalan Deklaron de Homaj Rajtoj.

Se ni sukcesas progresi, per tiaj progresoj ni baldaŭ realigos "tutmondan konscion", fonto de vera sendependeco por la popoloj de la mondo.




Ĉefpaĝo