ESPERANTO - GENEVE - REGIONS



SPECIALAĴOJ

SPECIALAĴOJ



UN Special - Revuo de internaciaj funkciuloj : October 2004
Mallongigo de la eldonita artikolo

Justa solvo de lingva problemo

Esperanto

Charmian Common
- antaŭa dungitino de la Monda Organizo pri la Sano


"Esperanto? Mi kredis ke ĝi jam malaperis!"
"Estis bona ideo - domaĝe ke ĝi ne sukcesis."
"Ho, Esperanto! estas mirinda, vi devus fari pli da reklamo!"
"Sed ĝi ne havas kulturon."
"Ĝi ne enhavas multe da vortoj, ĉu ne?"

Tiuj ĉi estas ekzemplaro de la komentoj kiujn ni aŭdis dum la Ĝeneva LibroFoiro 2004, kie la loka Esperanta grupo havis malgrandan budon, je la rando de la Alterna Vilaĝo.

Fakte, male ol malaperi, Esperanto spertas grandan reviviĝon, ĉefe dank' al interreto. Ekzistas multe da viglaj retejoj, inter kiuj kelkaj proponas senpagajn kursojn por komencantoj, kaj viglan korespondan servon pere de kiu oni povas komuniki kun esperantistoj en la tuta mondo. Esperanto aĝas pli ol 100 jaroj kaj estas vere ke ĝia populareco kreskis kaj malkreskis trans la jaroj. Kutime oni donas kiel kaŭzo de la manko de ĝia sukseso la superecon de la angla lingvo, tamen lastatempe oni pli kaj pli agnoskas ke la angla ne estas tiel universale parolata kiel oni diras, kaj cetere ke lerni ĝin ne estas facila afero.

Mi interesiĝis al Esperanto kiel komunikilo en la organizoj - specife mia eksdungisto, la Monda Organizo pri la Sano - ĉar tiu ŝajnas tiom teneca problemo. La fakuloj kiuj laboras por MOS kutime estas specialistoj pri specifaj sanproblemoj kaj eble ne havas talenton por lerni fremdajn lingvojn. Ili multe vojaĝas kaj ne povas fari kursojn senmanke. Mi decidis ekkoni la lingvon por ekscii ĉu ĝi vere estas facile lerni aŭ ne, kaj je mia granda surprizo mi malkovris tre allogan lingvon kun mirinda kaj bele logika gramatiko - ja estas la unuan fojon ke mi alkroĉis al lingvo pro ĝia gramatiko! Esperanto estas tre amuza kaj ridiga lingvo - ĝia humuro estas aparta kaj malofte okazas ke oni konversacias en Esperanto sen multe da ridado.

Post fini la senpagan kurson per Interreto, mi decidis informiĝi pri lokaj esperantistoj, kaj helpe de Interreto, malkovris lokan grupon, Esperanto-Grupo La Stelo Genève, kiu kunvenas monate, kaj klasojn en la Popola Unversitato de Ĝenevo por komencantoj kaj progresantoj. Post mia interret-kurso, mi povis komenci je la progresanta nivelo. Fine de la lernej-jaro, kiam ni alfrontis 4 monatoj da ferioj, mi proponis ĉiu-semajnan konversacian grupon por komencantoj, ĉar mi bezonis plibonigi la parolantan lingvon, kaj mi ankaŭ partoprenis ses-tagan kurson de totala enmergiĝo en Britujo - tio estis ege amuza! La konversacia grupo multe helpis min, kaj post 2 jaroj ĝi vigle daŭras.

Vere estas facile lerni Esperanton - esceptoj ne ekzistas kaj post oni regas la 16 regulojn kaj akiras sufiĉe grandan vortprovizon oni povas pratiki la lingvon nur uzante la regulojn. Mi dirus ke post unu jaro mi atingis nivelon sufiĉan por facile kompreni, legi kaj skribi, kaj mi sufiĉe bone parolas por elteni konversacion pri iu ajn temo sen reveni al la angla aŭ la franca. Finfine, mi malkovris pli altnivelan konversacian rondon en Ĝenevo kiun gvidas tre eminenta Esperantisto kiu bonŝance estas najbaro - Claude Piron. Kelkaj el vi eble memoras lin, ĉar antaŭe li estis interpretisto/tradukisto ĉe UNO kaj MOS. Li skribis multe da libroj en Esperanto, inter kiuj nombro da instru-libroj.

Okazas multe da kunvenoj de Esperantistoj tra la tuta mondo, la plej granda estas la Universala Kongreso. Mi partoprenis tiun de 2003 en Gotenburgo, Svedio, kaj estis magia sperto - ĉeesti grupon de ĉirkaŭ 2000 homoj el 62 landoj kaj povi kumuniki kun ĉiuj! Mi parolis kun homoj de Japanio, Ĉinio, Ruslando, Italio, Svedio, Norvegio, Finlando kaj aliaj - ĝuste kvazaŭ mi havis babelfiŝon en la orelo! (vidu : La gvidlibro de petveturanto tra la galaksio de Douglas Adams - intergalaktikaj vojaĝantoj nur glitas babelfiŝon en la orelon por komuniki kun aliaj loĝantoj de la galaksio). La plej bona afero estas ke kiam oni paneas, ĉiuj helpas unu la alian trovi la bonan vorton aŭ la ĝustan gramatikan formon - oni ne sentas sin stulta ĉar ni ĉiuj estas en la sama boato.

Esperanto estas ege versatila kaj praktika lingvo - la celo estas uzi la lingvon kiel komunikilo, do oni atendas ke ni uzu ĝin tuj - oni ne faras multajn koncesiojn por komencantoj! Tio ne signifas ke ĝi ne havas kulturan flankon - tute ne! Ekzistas riĉegan literaturaron, enhavante multajn poeziojn, romanojn, ekz. sciencfikcion kaj detektiv-romanojn, skribitajn rekte en Esperanto, kaj ankaŭ kelkajn brilajn tradukojn - ekzemple, Hamlet (tradukita far Zamenhof mem), La Ĉashundo de la Baskerviloj de A. Conan Doyle (tradukita far William Auld, tre eminenta skota verkisto), La Eta Princo, La Granda Meaulnes, Tincjo, Asterikso, i.a. Ĝi ankaŭ malfermas fenestron al literaturo kiu ne estas facile havebla en angla traduko - mi malkovris interesajn skandinavajn kaj orientajn verkistojn. La praktika flanko de la lingvo estas elmontrita per la pli ol 1000 terminologiaj vortaroj eldonitaj ĝisdate.

Jam estis pruvita ke infanoj kiuj lernas esperanton pli facile lernas aliajn lingvojn - Claude Piron komencis lerni Esperanton kiam li estis 12-jara kaj poste lernis la ĉinan (inter aliaj lingvoj!) post kiam Ĉina knabo kun kiu li korespondis esperante vekis lian intereson pri tiu lingvo. Instruistino kiu vizitis nian budon ĉe la Ĝeneva LibroFoiro invitis la Ĝenevan grupon prezenti malgrandan ekpozicion en Ĝeneva lernejo en Junio 2004. Ŝi promocias la enkondukon de Esperanto en lernejoj ekde 7 jaroj, antaŭ ol ili alfrontas la germanan kaj la anglan - du ege malfacilaj lingvoj kiuj ofte provokas mensan blokon ĉe infanoj kiuj ne havas talenton por lerni fremdajn lingvojn.

La Eŭropa Unio nuntempe havas dudek "oficialajn" lingvojn kaj bezonas grandegan monsumon por tradukado kaj interpretado. Verŝajne, la angla iĝis komunik-lingvo. Tio signifis ke multe da homoj havas malavantaĝon kiam ne estas ilia gepatra lingvo. Mistradukoj kaj misinterpretoj abundas, kompreneble kiam temas pri tiom versatila lingvo. Plie, tiu situacio ne estas tre justa, ĉu ne? La Unuiĝintaj Nacioj fartas pli bone kun "nur" 6 oficialaj lingvoj. Do, ni bonŝancas ĉu ne, ĉar ni havas alian eblecon - Esperanto ekzistas, jam milionoj da homoj tra la tuta mondo uzas ĝin, kaj je la aĝo de preskaŭ 120 jaroj, ĝi certe plenkreskis.

La artikolo estis verkita en la angla, enesperantiĝis la aŭtorino.

La tuta artikolo en la angla


Ĉefpaĝo