|
ESPERANTO - GENEVE - REGIONS
|
Internaciigado : Ege trafa respondo farita de la brazila Ministro pri Edukado pridemandita de studentoj en Usono.
Transdoninda teksto, pro tio, ke ... la usona gazetaro rifuzis publikigi ĝin.
Dum debato en usona universitato, la brazila Ministro pri Edukado, Cristovam Buarque, estis
pridemandita pri sia opinio rilate al internaciigado de Amazonio. La juna usona studento komencis
sian demandon asertante, ke li esperas respondon de humanisto, sed ne respondon de Brazilano.
Jen la respondo de Sinjoro Cristovam Buarque :
Fakte, kiel Braziliano, mi tutsimple konstraŭstaros internaciigidon de Amazonio. Kia ajn estas la
atento-nesufiĉo fare de niaj registaroj pri tiu komuna heredaĵo, ĝi estas nia.
Kiel humanisto, konsciante pri la difekto-risko de la ĉirkaŭa medio, pri kiu suferas Amazonio, mi povas
imagi, ke Amazonio estu internaciigita, cetere, same kiel ĉio, kio estas grava por la tuta homaro. Se,
nome de humanista etiko, oni devus internaciigi Amazonion, tial oni devus internaciigi ankaŭ la
naftrezervaĵojn de la tuta mondo.
La nafto estas tiel grava por la komforto de la homaro, kiel Amazonio estas por nia estonteco. Malgaŭ
tio, la mastroj de la naftrezervaĵoj arogas al si la rajton plialtigi aŭ malaltigi la pumpadon de nafto,
same kiel plialtigi ties prezon.
Sammaniere, oni devus internaciigi la financan kapablon de la riĉaj landoj. Se Amazonio estas rezervaĵo
por ĉiuj homoj, ĝi ne povas esti forbruligita laŭ la bonvolo de sia posedanto aŭ de iu lando.
Bruligi Amazonion estas tiel grava, kiel senlaboreco provokita de arbitraciaj decidoj fare de spekulantoj
en la tutmonde trudita ekonomio. Oni ne povas lasi forbruligi entute la financajn rezervojn de landon,
nur por plezurigi spekuladon.
Antaŭ Amazonio, mi ŝatus asisti al internaciigo de ĉiuj grandaj muzeoj en la mondo. La muzeo Louvre
ne devas aparteni al la nura Francio.
Ĉiu muzeo en la mondo estas gardejo de la plej valoraj ellaboraĵoj produktitaj danke al la homa genio.
Tiun kulturan heredaĵon, same kiel la naturan heredaĵon de Amazonio, oni ne povas lasi en manipulado
kaj detruado de fantaziaj ĉu sola posedanto, ĉu sola lando.
Antaŭ kelkaj tempoj, japana riĉulo decidis enterigi kun si grandmajstran pentraĵon. Antaŭ ol tio
efektiviĝas, necesus internaciigi tiun majstraĵon.
Dum ĉi-tiu renkontiĝo okazas, UN-o organizas Forumo de la Jarmilo, sed la Prezidantoj de iuj landoj
spertis malfacilaĵojn ĉe la usonaj landlimoj. Pro tio mi opinias, ke necesus internaciigi Nov-Jorkon,
sidejon de la UN-o. Almenaŭ Manhattan devus aparteni al la homaro, cetere, same kiel Parizo, Venecio,
Romo, Londono, Rio de Janejro, Braziljo, Recifo, ĉiu urbo, kun ties aparta beleco kaj ties historio
en la mondo devus aparteni al la tuta mondo.
Se Usono deziras internaciigi Amazonion, pro la risko kuŝanta en la fakto, ke tiu regiono restadas
sub la prizorgado de la Brazilanoj mem, tial on internaciigu ankaŭ la tutan nuklean arsenalon de Usono.
Eĉ se nur pro tio, ke tiu lando kapablas uzi tiajn armilojn, kiuj provokus detruadon milfoje pli
ampleksan ol la priplorindaj incendioj de la brazilaj arbaroj. Dum siaj debatoj, la nuna kandidatoj pri
la usona prezidanteco subtenis la ideon de internaciigo de la flaŭ raj rezervaĵoj en la tuta mondo
havu eblecon kaj manĝi kaj viziti lernejon.
Kiam la registroj de la mondo traktos la malriĉajn infanojn el la tuta mondo kiel Homaran Heredaĵon,
ili ne lasos ilin labori, kiam ili devus viziti lernejon; ili ne lasos ilin morti, kiam ili devas vivi.
Kiel humanisto, mi akceptas defendi la ideon de internaciigo de la mondo. Sed ĝis kiam la mondo
traktas min, kiel Brazilianon, mi luktos por ke Amazonio estu nia. Kaj nur nia!