ESPERANTO - GENEVE - REGIONS
SPECIALAĴOJ
SPECIALAĴOJ
Asocio Esperanto-Genève-Régions ĉeestas la Ĝenevan LibroFoiron, 2-6 de majo 2007
Aŭdiĝas granda bruo, laŭta zumzumado kiel esameno da abeloj. La Foiro ankoraŭ
ne ekkomencas, kaj ĉiuj ekspoziciantoj kuras ĉien kaj reen iom post iom alkutimiĝante al
la nova abelujo en kiu ili enloĝiĝas, ĉiu en sia ĉelo.
La ekspoziciantoj havis du tagojn por ĉion kunporti kaj organizi siajn budojn. Ili foje uzis strangajn
rimedojn por trairi la halon de Palexpo ĉar la loko estas vasta - ĉu surfotabuloj, skutiloj,
rulŝuoj, ĉu du aŭ trirada biciklo, starbiciklo kun du grandaj radoj inter kiuj la gvidanto
staras apogante sin sur gvidilo, eĉ aŭtoj kaj kamionoj!
Tamen, post tiu granda tohuvabohuo, je la malferma mateno, mirakle ĉio estas preta, kaj la zumzumado
kvietiĝas kaj iĝis ronrona. Inter amaso da libroj, ĉe la Alternativa Vilaĝo staras multaj
buntaj budoj kun belegaj silkaĵoj, brodaĵoj, juveloj, t-ĉemizoj, ktp, endomigante Asociojn por
Tibetanoj, Palestininoj, Irakaj rifuĝantoj, inter aliaj. Apud budeto kiu subtenas indiĝenajn popolojn
en Sud-Ameriko troviĝas granda ŝildo : ESPERANTO - estas ni, kun niaj belaj multkoloraj afiŝoj.
Tuj post la malfermhoro, ni akceptis la unuajn vizitantojn, kaj senprokraste ekis viglaj diskutoj pri Esperanto
kaj lingvo. Ne nur plenkreskuloj vizitis nin, sed ankaŭ junuloj, adoleskoj kaj infanoj. Kelkaj junuloj vere
miris kiam ili malkovris Esperanton, ili tute ne sciis pri ĝi. Kelkaj homoj diris "Ho, Esperanto, mi tute ne
atendis vidi budon pri tio!" Aliaj diris "Bonege, mi tuj eklernos!" Iu sinjoro estis tre emociiĝita ĉar
lia patro instruis Esperanton altnivele en Ĝenevo antaŭ 40 jaroj kaj li tute hazarde trovis nian budon.
La patro malpermesis al la infanoj lerni la anglan! Maljuna sinjorino trovis inter la paperoj de sia patro poemon
skribita de li en Esperanto. Ŝi deziris sendi tiun poemon al Esperanto Lyon kie li loĝis tiuepoke,
ŝi do estis tre ĝoja trovi la adreson ĉe nia budo. Kelkaj homoj diris "Eble estas vi kiuj tenas
la solvon".
La temo de la Alternativa Vilaĝo estis : "Nova komerco fronte al klimataj ŝanĝoj" kaj
jaŭdon ni partoprenis debaton pri la situacio de Esperanto laŭ plimalpli komerca vidpunkto. Ni citis
la raporton de Profesoro François Grin kiu faris analizon por la Franca registaro pri la lingvoproblemo en la
Eŭropa Unio. Li konstatis ke se oni adoptas Esperanton kiel pontlingvo, oni ŝparus 25 miliardoj da
eŭroj jare. Alia temo estis enkonduko de Esperanto en Unuiĝintaj Nacioj, kiu verŝajne ne okazas
ĉar, male ol la Eŭropa Unio, ili jam elektis 6 oficialajn lingvojn kaj du aŭ tri laborlingvojn, do ili
opinias ke tio sufiĉas. Ni ankaŭ parolis pri uzo de Esperanto en pli komercaj kampoj, ekzemple
traduko de informiloj por turistoj, aŭ uzindikoj por aparatoj. La demandoj estis tre trafaj kaj oni multe
kuraĝigis nin fari pli por konatigi Esperanton - ekzemple kunlaboro kun la Urbestro de Ĝenevo.
Niaj vizitantoj alfluis konstante ĝis dimanĉo - nia budo havis grandan sukceson, ni disdonis multajn
informilojn kaj la reagoj de la vizitantoj estis precipe tre pozitivaj. Vespero alvenis kaj oni denove ekaŭdis
pligrandigantan zumzumadon - jes, la abelaro ree esamenas. Post unu horo, la budoj estis malplenaj kaj la abeloj
forflugintaj.
Charmian Common
Asocio Espéranto-Genève-Régions
Grin, François, 2005: L'enseignement des langues étrangères comme politique publique. Rapport
établi à la demande du Haut Conseil de l'Evaluation de l'Ecole, Paris. No 19, 09.2005.
http://www.fcpe34.org/IMG/pdf/rapport_Grin.pdf
|